Gheorghe Arsenescu

Gheorghe Arsenescu [gjorge arsenesku] (naskiĝis la 31-an de majo 1907 en Câmpulung (distrikto Argeş), mortis la 29-an de majo 1962 en la malliberejo Jilava en Bukareŝto) – rumana militisto (subkolonelo), en la postmilita periodo komandanto de la kontraŭkomunista partizana taĉmento Haiducii Muscelului.

Gheorghe Arsenescu
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1907 (1907-05-31)
en Câmpulung
Morto 29-an de majo 1962 (1962-05-29) (54-jaraĝa)
en Jilava
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Li finis la liceon "Dinicu Golescu" en Câmpulung, kaj en 1924 militistan lernejon. Soldatservis en la 20-a Montara Divizio, atingante funkcion de ĉefo de la operaca fakultato en divizia stabo. Partoprenis batalojn kontraŭ la Ruĝa Armeo en la orienta fronto. En 1942 vundita en Krimeo. Distingita per la Ordeno "Steaua României" kaj germana medalo. Post saniĝo iĝis prezidanto de armea distrikta komisiono en la distrikto Muscel en Rumanio. Marte 1947 forigita de la armeo en la rango de subkolonelo. Vintre 1948 formis en la regiono Câmpulung-Dragoslavele en la suda parto de la Făgăraș-montaro kelkdekpersonan kontraŭkomunistan partizanan taĉmenton. Aŭguste de tiu ĉi jaro disigis ĝin irante al Bukareŝto. Tie januare 1949 renkontiĝis kun leŭtenanto Toma Arnăuţoiu, kun kiu marte de la sama jaro alvenis al la vilaĝo Nucşoara, organizante 16-personan partizanan taĉmenton sub la nomo Haiducii Muscelului. La 1-an de februaro 1961 estis kaptita de funkciuloj de Securitate. Post brutala enketado, kondamnita al mortpuno, plenumita la 29-an de februaro 1962 en la malliberejo Jilava en Bukareŝto.

Eksteraj ligiloj redakti