Karl KEIL (naskiĝinta la 31-an de majo 1838 en Wiesbaden, mortinta la 1-an de aŭgusto 1889 en Kiedrich) estis germana skulptisto.

Karl Keil
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1838 (1838-05-31)
en Wiesbaden
Morto 1-an de aŭgusto 1889 (1889-08-01) (51-jaraĝa)
en Kiedrich
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Vivo redakti

 
Monumento por falintaj soldatoj en Bremeno

Keil trejniĝis komence ĉe la kortega skulptisto Emil Hopfgarten en Biebrich antaŭ ol iĝi disĉiplo de Friedrich Drake en Berlino en 1857. En 1861 li entreprenis studvojaĝon al Antverpeno kaj la sekvintajn jarojn al Kopenhago kaj Parizo. En 1865 komisiis lin arkiduko Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno pri la kreo de du kolosaj heroldoj kiel altentenantoj de torĉoj ĉe la ĉefa portalo de Kastelo Schaumburg.

Jen aliaj verkoj de li: modlo de busto de imperiestro Vilhelmo la 1-a en 1869 ĉe la fasado de la Vilhelmo-hospitalo en Wiesbaden; reliefo de 12 metroj longece ĉe la uesta flanko de la Viktorio-statuo berlina kun reprezentante kampanjon kontraŭfrancian; bronza monumento por falintaj soldatoj en Bremeno (1875); kolosa bronza statio de imperiestro Vilhelmo la 1-a en niĉo de la ĉefportalo de la Ruĝa Urbodomo; bronza statuo de feldmarŝalo Friedrich von Wrangel por Berlino (1880).

Lia plej granda talento estis pri portreta plastiko. Liaj bustoj de la imperiestroj Vilhelmo la 1-a kaj de Frederiko la 3-a aparte ŝatitis.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 811 (tie ĉi interrete)