PÁNCZÉL Zoltán, laŭ la hungara skribmaniero PÁNCZÉL Zoltán, [pa:nce:l] (naskiĝis la 31-an de majo 1959 en Satmaro, mortis la 28-an de januaro 2013 en Temeŝvaro) estis rumania hungara entreprenisto, manaĝero. Li estis entombigita en Budapeŝto.

Zoltán Pánczél
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1959 (1959-05-31)
en Satu Mare
Morto 28-an de januaro 2013 (2013-01-28) (53-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvoj hungararumanaEsperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entreprenisto • esperantisto
vdr

Biografio redakti

Zoltán Pánczél akiris diplomon de inĝeniero pri konstruado inter 1979-1985 en Universitato Politeknika de Temeŝvaro, poste inter 1989 kaj 2003 pri manaĝerado en Universitato "Mihai Eminescu" de Timişoara. Li doktoriĝis en 2009 en Budapeŝto. Inter 2001 kaj 2009 kaj de 2012 li estis ĝenerala direktoro de entrepreno Fornetti Romunio. En 2009 oni nomumis lin honora konsulo de Hungario de Temeŝvaro. Li estis fondintano de Rumania Hungara Entreprena Ligo (RMÜE), inter 2008 kaj 2011 ties prezidanto, poste ĝia vicprezidanto.

Fonto redakti