Timișoara
Timișoara [timiŝŭara], esperante Timiŝoaro[1] kaj ankaŭ Temeŝvaro (hungare: Temesvár temeŝvar; germane: Temeswar, Temeschburg, en germanaj dialektoj ankaŭ Temeschwar), estas la ĉefa urbo de la rumana provinco Banat. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (judeţ) Timiș. Ĝi situas ĉe la kanalo Bega, 562 km okcidente de București. Oni aligis al ĝi la vilaĝojn Freidorf, Colonia Kunz kaj Mehala.
Timișoara | ||
germane Temeswar, Temeschburg, hungare Temesvár, ĉeĥe Temešvár, turke Temeşvar | ||
urbo | ||
Placo Victoriei Timișoara
| ||
|
||
Oficiala nomo: Timișoara | ||
Kromnomo: Malgranda Vieno | ||
Ŝtato | Rumanio | |
---|---|---|
Regiono | rumania Banato | |
Distrikto | distrikto Timiș | |
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Transilvanio | |
Rivero | Bega | |
Situo | Timișoara | |
- alteco | 90 m s. m. | |
- koordinatoj | 45° 45′ 35″ N 21° 13′ 48″ O / 45.75972 °N, 21.23000 °O (mapo) | |
Areo | 129,2 km² (12 920 ha) | |
- de metropolo | 1 070,4 km² (107 040 ha) | |
Loĝantaro | 312 113 (2009) | |
- de metropolo | 359 132 | |
Denseco | 2 415,74 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1019 | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 300030 | |
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 56 | |
Aŭtokodoj | TM | |
Situo de Timișoara enkadre de Rumanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Timișoara | ||
Retpaĝo: www.primariatm.ro | ||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 en la urbo vivis 72 555 loĝantoj, germanoj, hungaroj kaj rumanoj, laŭ kvanto en tiu sinsekvo; en 1992 estis 334 115 (82 % rumanoj, 9,5 % hungaroj, 4 % germanoj, 2 % serboj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 250 849 loĝantoj sur areo de 130,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 922 loĝantoj/km². En la urbo estas unu el la plej grandaj universitataj centroj de Rumanio. Ankaŭ post la jaro 1920, kiam la urbo laŭ la traktato de Trianon de Hungario estis donita al Rumanio, la tiam ankoraŭ multnombra german- kaj hungarlingvaj urbaj loĝantaroj tenis multajn kulturajn instituciojn, gazetojn, libroeldonejojn, lernejojn, teatrojn. Unu el multaj ekzemploj de provo pri hungarlingva gazeto en la urbo estis A Hét, kiu sukcesis nur aperi en 1945, tuj post la fino de la Dua Mondmilito. En 1953 remalfermiĝis
Historio
redaktiĜis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye).
- La 2-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. La 15-an de septembro 1878 recitalis en la urbo Josef Joachim (violono) kaj Johannes Brahms (piano).
- Ekde 1880 aktivas en la urbo la Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato).
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redakti- Lerneja komplekso de la Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato)
Famuloj
redakti- Aleksandar Bačvanski, hungara-serba aktoro
- Petru Ilieșu, rumana poeto
Eventoj
redaktiEn Timișoara komenciĝis, je la 16-a de decembro 1989, la ribelo, kiu alportis finon al la diktaturo de Rumanio. Je la 20-a de decembro Timișoara deklaris sin la unua libera urbo, tamen je la prezo de 1.104 mortintoj kaj 3.352 vunditoj. Unu semajnon poste disfalis la reĝimo de Nicolae Ceaușescu.
En 2021 Timișoara estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Esperanto
redaktiEn Timișoara troviĝas la sidejo de la Esperanto-Asocio de Rumanio kaj de RumEJA. En majo 2003 tie okazis Balkana E-Simpozio, en la Okcidenta Universitato.
Vidu ankaŭ
redaktiĜemelaj urboj
redaktiJenaj urboj havas ĝemelecon kun Timișoara:
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Timisoara Tourism Arkivigite je 2018-05-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Urbomapo
- Portalo hungare