Petru Ilieșu
nome rumana poeto de la tiel nomata generacio de 80, kiu ricevis plurajn premiojn
Petru Ilieșu estas la pseŭdonimo de Petru Nicolae Ilieş (Timiŝoaro, 1951), nome rumana poeto de la tiel nomata generacio de 80, kiu ricevis plurajn premiojn.
Petru Ilieșu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Petru Nicolae Ilieş | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1950 (73-jaraĝa) en Timișoara | |
Lingvoj | rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLi studis filologion en la Universitato de Timiŝoaro. En 1982 oni arestis lin je akuzo de distribuado de manifesto kontraŭ Ceaușescu. La 18an de decembro 1989, dum la Rumana Revolucio de 1989 kontraŭ la komunisma reĝimo de Ceaușescu, li troviĝis en Bukareŝto; de tie li faris internacian alvokon kaj petis la intervenon de UN pro la mortpafado al manifestaciantoj en Timiŝoaro. Tri tagojn poste li estis denove arestita fare de la Viglad-polico. Post la revolucio li seniluziiĝis pri partia politiko kaj komencis aktiveci en NRG-oj.
Verkoj
redakti- Pastel H (Paŝtelo H, 1977),
- Autoportret cu foxterrier (Memportreto kun vulp-teriero, 1980),
- Întrebare despre întoarcerea acasă (Demando pri rehejmiĝo, 1985),
- Confesiunea asupra labirintului (Konfeso pri la labirinto, 1995),
- România (Rumanio, 1996),
- Petru (1997),
- Revoluția (La Revolucio, 2000),
- Jazzul ca stare de spirit (Ĵazo kiel spirita stato, 2009),
- În căutarea lui Tank Man (Serĉante Tank Man, 2017).
En Esperanto
redakti- Petru Ilieșu, Rumanio (pastiĉo laŭ Ginsberg, el la rumana tradukis Nicola Ruggiero).[1]
Notoj
redakti- ↑ En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 120-127.