Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato)

La Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino (Banato) (germane Arme Schulschwestern Notre Dame) estas ordeno romkatolika en Timișoara, Rumanio.

Fratinoj instruantaj de Nia Sinjorino
Komenco 1858 vd
vdr
La ejoj de la lerneja komplekso en Timișoara en 2010

Historio redakti

Pere de episkopo Alexander Csajágy de la episkoplando Szeged-Csanád venis en 1858 ses fratinoj de la en 1833 en Munkeno fondinta ordeno en Banaton. La posteŭlo episkopeca Alexander Bonnaz fondis inter 1880 kaj 1889 en la urbokvartalo Iosefin komplekson vastan konsistantan en monakinejo, preĝejo Naskiĝo de Mario [1] kaj pluraj lernejoj. La lernejon formis infanĝardeno, bazlernejo, porvirina gimnazio, pluklerigejo, porinstruistina lernejo kaj trejnadejo por estontaj instruistinoj.[2] Krome la fratinoj zorgis pri orfejo. En la kuro de la tempo tiu ĉi ordeno ne nur novajn lernejojn en la urbo malfermis sed ankaŭ filiojn en multaj vilaĝoj banataj. Memkompreneble estis fratiniĝintaj ankaŭ multaj lokulinoj.

En la lerneja jaro 1880/81 edukitis ĉe 12 lernejoj ordenaj sume 3982 lernantinoj fare de 189 fratinoj. En 1881 la instituto en Timișoara sole havis 280 lernantinojn. Tiam 34 novicinoj prepariĝis por la pedagogia kariero. La lernejo en la urbokvartalo Iosefin nombriĝis baldaŭ inter la plej modernaj lernejoj de Hungario kaj iĝis modela eĉ por tuta Eŭropo. Ĝi estis malfermita ankaŭ al nekatolikinoj. Post 1900 fariĝis multaj novaj fondoj, ankaŭ la lernejo en Timișoara mem moderniĝis. Inter 1925 kaj 1944 ekzistis intima kunlaboro inter ĝi kaj la porpastra seminario de Timișoara de sur la altlernejo "Banatia". En 1940 la germanlingvanoj de Rumanio ekestis persono de publika juro havante lernejan aŭtonomecon. Ĝi transprenis ĉiujn germanlingvajn lernejojn krom la ordenajn.[3]

Kiam eksplodis la Dua mondmilito 1939 la nombro de la lernantinoj estis 716. La liceo porknabina havis 311, inter kiuj estis jenaj nacioj: 97 hungarinoj, 86 germaninoj, 4 bulgarinoj, 7 slovakinoj, 10 serbinoj, 9 judinoj, 1 italino.

Malpermeso kaj reveno modesta redakti

En 1948 la komunisma diktatoreco ŝtatigis la lernejojn kaj malpermesis tiun ĉi ordenon. La ĉ. 400 fratinoj ne plu rajtis instruistadi kaj maldungitis post fermo de la monakejoj en la 15.8.1949. Ne malmultaj arestitis respektive observitis ade fare de la sekreta servo Securitate kaj por ili malfacilegis trovi kaj loĝadon kaj laborpostenon.

Post la turniĝo de 1989 la ordenestraro en Romo intencis refondi la ordenon. Por tio 72 diversloke loĝantaj fratinoj rekolektiĝis en nova domo (la iamaj konstruaĵoj ne redonitis). Restaŭritis ankaŭ la monakineja kirko: tie hodiaŭ estas diservoj en diversaj lingvoj. Koncerne instruadon temas nur pri religia predikado en diversaj komunumoj hodiaŭ.[4] Tamen la ordeno ĝojis pri junulinoj. En oktobro 2003 malfermitis la unua katolika infanĝardeno en Timișoara: ĝin frekventas ne tute 100 infanoj kun fono katolika kaj ortodoksa. Religio memkompreneble en la ĉiutaga edukado gravis.

Maria statuo redakti

La statuo de Maria (patrino de Jesuo) kiu antaŭ la Dua mondmilito staris en la korto de la monakinejo restaŭritis fare de Hans Parison kaj troviĝas nuntempe en la korto de la paroĥejo de Periam.[5]

Literaturo redakti

Franziska Graf: Neunzig Jahre Notre Dame-Klosterschule der Armen Schulschwestern von unserer Lieben Frau im Banat (1858-1948), Landesverband Bayern der LM der Banater Schwaben, München 2009, ISBN=3-922979-62-9

Notoj redakti

  1. Tie ĉi legeblas la priskribo de la kirko.
  2. banaterra Arkivigite je 2012-05-19 per la retarkivo Wayback Machine, BANATerra: Temeswar - die Hauptstadt des Banats, alineo "Schulwesen"
  3. Bundesministeriums für Unterricht in Wien: 200 Jahre österreichische Unterrichtsverwaltung 1760-1960, Festschrift. 1960, p. 22
  4. La aktualaj ofertoj videblas sur la retpaĝo.
  5. Nekrologo por Parison en februaro 2010 sur la paĝaroj de la elmigrintaj periam-anoj

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arme Schulschwestern Notre Dame (Banat) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti