Ortodoksa sinagogo en Timișoara

La ortodoksa aŭ tradicia sinagogo en Timișoara estas la unusola funkcianta sinagogo de la urbo. Ĝi estas la plej nova de la tri sinagogoj de la grandurbo, kaj la lasta daŭre funkciante. Oni nomas ĝin ofte "sinagogo Iosefin" pri la loĝkvartalo.

Ortodoksa sinagogo de Timișoara

Historio redakti

La judoj vivis en Banato ekde la 18-a jarcento. Tiu ĉi sinagogo estis inaŭgurita en 1895 (laŭ alia informo en 1910) origine por la ortodoksa rito. Juda bazlernejo kaj infanĝardeno funkciis en la korta ĝardeno. Tiutempe resume la judoj havis 6 sinagogojn en la tiama urbo Temesvár, tiutempe apartenanta al Hungara reĝlando (post la 1-a mondmilito la urbo apartenas al Rumanio). Antaŭ la 2-a mondmilito la Fera Gvardio persekutis la judojn. En 1942 la judaj loĝantoj estis deportitaj, post la 2-a mondomilito iom da judoj elmigris al Palestino.

Konstruaĵo redakti

La modesta sinagogo situas laŭ la strato sola, ankaŭ korto apartenas al la konstruaĵo. Ĝi havas precipe maŭrajn elementojn, ĉar granda parto de la judoj venis iam el Hispanio. Sur la fasado mankas enirejo, meze dominas impona fenestrorozo, apude situas simetrie 2 grandaj ornamaj fenestroj. Sur la supro estas videblaj po 2 grandaj kaj malgrandaj bulbaj kupoloj.

Fontoj redakti

  • angla kaj rumana Vikipedioj