Kveto

urbo en Baluĉistano, Pakistano
(Alidirektita el Kveta)

Kveto (urdue کوئٹہ, en aliaj lokaj lingvoj: کوټه, کویته kaj Koŧá) estas metropolo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo de Pakistano.

Kveto
کوئٹہ
urbo
Administrado
Lando Pakistano
Provinco Baluĉistano
Poŝtkodo 87300
Telefonkodo 081
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Nazim Mir Maqbool Ahmed Lehri
Demografio
Loĝantaro 896 090  (2010)
Loĝdenso 3 774 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 11′ N, 67° 0′ O (mapo)30.1867Koordinatoj: 30° 11′ N, 67° 0′ O (mapo)
Alto 1 680 m [+]
Areo 2 653 km² (265 300 ha)
Horzono UTC+5
Kveto (Baluĉistano)
Kveto (Baluĉistano)
DEC
Kveto
Kveto
Situo de Kveto
Kveto (Pakistano)
Kveto (Pakistano)
DEC
Kveto
Kveto
Situo de Kveto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quetta [+]
vdr
Stacidomo de Kveto.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kveto situas proksime de Afganio inter montoj. La plej proksima urbo estas Kandahar.

Historio redakti

Kveto menciiĝis nebule unuafoje en la 6-a jarcento apartenanta al Persa Imperio. Post jarcento pro konkero ĝi apartenis al kaliflando. En 1828 la unua eŭropano vizitis la urbon. En 1839 la britoj okupis Kveton, kiu aliĝis al Brita Imperio en 1876. En 1935 terura tertremo okazis, proksimume 40,000 homoj ankaŭ pereis. Poste la britoj rekonstruis la urbon dum 1 jaro pro la graveco. Dum la afgana militado rifuĝintoj alvenis. En 2008 denove tertremo okazis.

La 8an de aŭgusto 2016 atako de islamistoj kontraŭ hospitalo en Kveto okazigas preskaŭ centon da mortintoj ĉefe advokatoj.

Klimato redakti

Kveto havas kontinentan kaj sekan klimatojn. La temperaturo inter majo-septembro estas pli, ol 40 °C-ojn (averaĝe 24 °C), vintre foje frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 213 mm, en ĉiuj monatoj pluvas-neĝas, sed precipe inter decembro-aprilo.

Trafiko redakti

Kveto havas internacian flughavenon. Fervoje Karaĉio estas 863, Lahore 1170, Peŝavaro 1587 km-ojn kaj estas kontakto ankaŭ al Irano. La menciitaj lokoj havas ankaŭ vojajn kontaktojn, krome estas vojo al Afganio.

Vidindaĵoj redakti