Atako kontraŭ gaza floto

La atako kontraŭ la gaza floto okazis la 31an de majo 2010 kaj sur la Mediteraneo. Elitaj trupoj de la Israelaj Defendaj Fortoj atakis konvojon el ses ŝipoj (nomataj (Libereca Floto), liverantaj helpaĵojn (medikamentoj, rulseĝoj, cemento) al suferantoj de Gazo. La atako okazis en internaciaj akvoj (64 km de bordo) kaj kaŭzis morton de 10 aktivistoj, dum vundiĝis ĉ. 30 aktivistoj kaj 4 judaj soldatoj.[1]

Ŝipo Mavi Marmara
Navigado de la floteto

Post surbordiĝo sur ŝipo Mavi Marmara okazis la pafoj, dum la aktivistoj defendis sin batante la soldatojn per bastonoj el ligno kaj metalo; onidire oni uzis eĉ tranĉilojn. Laŭ asertoj, iu aktivisto prenis pafilon de israela soldato, tiel kuglovundiĝis iu israela soldato; laŭ aliaj informoj tiun vundon faris israelanoj mem. Dum la albordiĝo tuj malpliiĝis la media interkonekto al la ekstera mondo, ĉar la israela armeo malfaciligis tion per teknika ĝeno kaj poste konfiskado de la komunikiloj.

La konvojon organizis la Free Gaza Movement kaj celis trarompi la blokadon fare de Israelo kontraŭ la Gaza-anoj kaj helpi la loĝantojn per 10.000 tunoj de necesaj aĵoj, parte malpermesitaj por importado fare de Israelo.

Antaŭ la konflikto Israelo ofertis albordiĝon ĉe la israela haveno Aŝdod, de kie oni povintus plutransporti - post kontrolo - la varojn al la Gaza-strio. La organizantoj rifuzis tion kaj eĉ kunporton de pakaĵo por la kaptita israela soldato Gilad Ŝalit.

Rapide komencis la informa batalo, ĉar israelaj komunikadaj instancoj asertis la kontraŭleĝon de la veturado. Tamen tio ne kongruas kun la internacia juro. Same ili asertis ke veturintoj estis komplicaj de Hamas kaj Al Kaida kio tute ne verŝajnas. Same kelkaj israelaj ambasadoroj asertis ke la atako ne estis tio sed nur defendo.

Same rapide komencis la reagoj kontraŭ la malhumana agado de la israelaj armeo kaj registaro ĉefe en Turkio, de kie venis la plejparto de veturintoj kaj materialo. Registaroj el la tuta mondo malaprobis la agon.[2]

Sekvoj redakti

La 1an de junio 2010, la israela registaro decidis transporti, eksterigi ĉiujn aktivistojn je efiko de la internacia premo, transportante ilin al la limtrapasejo al Jordanio aŭ pli amase per flugo al Turkio. La internacia kondamno emfazas unue la agon kontraŭ la internacia juro, ĉar la atako okazis en internaciaj akvoj, Israelo eĉ ne posedas la akvojn de Gaza kaj la aktivistoj estis arestataj, alportataj al Israelo perforte kaj akuzataj de kontraŭleĝa eniro en Israaelo, kio estas amaso da absurdaĵoj. La dua kialo de internacia kondamno estas la malproporcio de la perforto (per mortiga pafado) respektive la supozata violento (ne pruvata) de la atakitoj. Tria kialo estas ke ĝis nun la violento de la israela armeo preskaŭ ĉiam iris kontraŭ palestinoj aŭ najbaraj araboj, dum nun iris kontraŭ internacia grupo, plej parte turkoj, kiuj eĉ ne estas araboj sed ĝis tiam aliancanoj de Israelo en la regiono de Mezoriento[3]

Kvankam la ĝenerala sinteno de registaroj estas de kondamno kaj la Eŭropa Unio petis sendependan enketadon, la deklaro de Unuiĝintaj Nacioj pro premo de Usono estis tro milda kaj ne kondamnis la registaron de Israelo.[4]

Ampleksa resono havis la fakto ke inter la atakitoj estis konataj gravuloj kiaj fama sveda verkisto nome Henning Mankell, kiu asertis ke la israelaj soldatoj konfiskis lain razilon kaj montris ĝin kiel armilo de atakito, juda supervivintino de la koncentrejo de Aŭŝvico nome Hedy Epstein, nobelpremiita Mairead Corrigan Maguire, islama estro en Israelo nome Raed Salah ktp.[5]

La 2an de junio okazis nova sekvo de la atako, nome Egiptio decidis malfermi la limtrapasejon tra kiu eblos eliri kaj eniri, alportante varojn kaj necesaĵojn. Tio iomete plibonigos la blokadon fare de Israelo kontraŭ la gaza teritorio. Tiele komencus la venketoj por la teritorio kontrolata de Hamas kiel sekvoj de la fuŝa atako fare de la israelaj soldatoj kontraŭ humanitara floto.[6]

Protestoj redakti

La 6-an de junio en 2010, dimanĉe okazis diversaj manifestacioj, koncentriĝoj kaj alitipaj protestoj en diversaj urboj de Eŭropo kontraŭ la atako kontraŭ gaza floto; nome en Barcelono, Parizo, Londono, Dublino ktp.,[7] kie oni protestis ne nur kontraŭ la kontraŭleĝa kaj malhumana agado de la israela armeo sed ankaŭ kontraŭ la troa mildeco de la eŭropaj registaroj kiuj tiom malakre kontraŭstaris la israelan blokadon.

Notoj redakti

  1. Al menos 10 muertos en el ataque de Israel a una flotilla con ayuda humanitaria para Gaza, El País, Madrido, 31an de majo 2010.
  2. Turquía habla de "terrorismo de Estado inhumano" y avisa a Israel de que asuma las "consecuencias", El País, Madrido, 31an de majo 2010.
  3. "El ataque israelí a la flota de ayuda a Gaza desata la condena mundial", El País, Madrido, 1a de junio de 2010, paĝoj 1 al 2.
  4. "La UE exige una investigación inmediata, completa e imparcial", "Un desastre diplomático para Barack Obama", El País, Madrido, 1a de junio de 2010, paĝo 7.
  5. "Políticos y artistas a bordo", El País, Madrido, 1a de junio de 2010, paĝo 10.
  6. "Egipto abre el paso fronterizo de Rafah", El País, Madrido, 2a de junio de 2010, paĝo 2.
  7. Miles de personas se manifiestan en Europa contra el asalto israelí a la flotilla, El País. Madrido. La 6-an de junio de 2010, konsultita la 6-an de junio 2010.