Aŝdod (hebree אשדוד, arabe إسدود) estas urbo en Israelo. Dum la jaro 2008 la urbo havis 208.100 loĝantojn.

Aŝdod
urbo • telo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 220 174  (2015) [+]
Loĝdenso 4 661 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 48′ N, 34° 39′ O (mapo)31.79777777777834.650277777778Koordinatoj: 31° 48′ N, 34° 39′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 47,242 km² ( 472 4.2 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Aŝdod (Israelo)
Aŝdod (Israelo)
DEC
Aŝdod
Aŝdod
Situo de Aŝdod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashdod [+]
vdr

Ĝeneralaj informoj redakti

Aŝdod situas sude de Tel-Avivo borde de la Mediteranea Maro. La urbo, kiu hodiaŭ estas unu el la plej grandaj de Israelo, nur refondiĝis dum la jaro 1956, unue kiel rifuĝejo. Post la decido evoluigi la urban havenon, Aŝdod ricevis la statuson de "israela evolua urbo". Celo interalie estis, per nova haveno malŝarĝi la tre etan havenon de Jafo.

Ekzistas urbaj partnerecoj kun la urba distrikto Spandau de Berlino (  Germanio) kaj la urboj Bordeaux   Francio kaj Bahía Blanca   Argentino.

 
rigardo al Aŝdod
 
vojkruciĝo
 
La monumento omaĝe al la judaj viktimoj, rifuĝintoj el Rumanio - en la katastrofo de la Struma (ŝipo) kiu okazis la la 24-a de februaro de 1942 sur la Nigra Maro fare de Sovet-Unio, urbo Aŝdod en Israelo

Historio redakti

La historia urbo Aŝdod ekestis dum la 12-a jarcento a.K. kaj situis 3 kilometrojn sude de la moderna urbo. La urbo estis fondaĵo de antikva Egiptio kaj estis unu el la kvin urboj de la filistoj, kiuj interligiĝis en la urboligo pentapolis. La asiria reganto Sargon la 2-a konkeris la urbon dum la jaro 712 antaŭ Kristo. La regantoj de Asirio loĝigis multajn deportitiojn en la urbo kaj nomumis asiran urboreganton. Eke la 7-a jarcento a.K. Aŝdod estis sendependa urboŝtato kaj ekde la 6-a jarcento a.K. kreskis la ekonomia signifo de la haveno. La urbo ekzistis ĝis la epoko de la Bizanca Imperio.

Antaŭ la fondiĝo de la moderna juda urbo Aŝdod en la teritorio troviĝis araba vilaĝo kun la nomo Isdud (arabe إسدود). Dum la milito de 1948 la egiptia armeo sukcesis avanci ĝis tiu punkto. La araba vilaĝo detruiĝis dum la milito.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Muzeo Corinne Mamane de Filiŝta Kulturo

Eksteraj ligiloj redakti