Struma estis nomo de tiu ŝipo, kiu veturigis judajn rifuĝantojn el Rumanio – en decembro de 1941 – al Palestinio, tiam regata de britoj. Pro protesto de la brita registaro (pro la mankantaj eniraj vizoj) la ŝipo ne forlasis la Nigran Maron. La ŝipon fine sinkigis torpedo de de la soveta submarŝipo Щ-213 (Ŝĉ-213). La katastrofon de la 24-a de februaro de 1942 travivis nur unu homo.

La Strumo ĉ. 1890
La Struma-monumento omaĝe al la judaj viktimoj, rifuĝintoj el Rumanio - en la katastrofo de la ŝipo "Struma" en urbo Aŝdod en Israelo
La Struma-monumento omaĝe al la judaj viktimoj, rifuĝintoj el Rumanio - en la katastrofo de la ŝipo "Struma" en urbo Holon en Israelo
David Stoliar (maldekstre), la nura savinto de la katastrofo de Struma

La ŝipo Struma ricevis la nomon de la bulgara rivero Struma kaj havis panaman regsignon. La vojaĝon organizis rumanaj cionistaj grupoj (ĉefe Betar) – kun aprobo de la rumana registaro – kaj provis neleĝe enmigrigi judojn en Palestinion.

La Struma forlasis la havenon de Constanța la 12-an de decembro 1941, kun ĉ. 800 pasaĝeroj. La ŝipaj motoroj paneis preskaŭ tuj post la ekveturo kaj ne funkciadis. La ŝipo ankris post tri tagoj en Istanbulo, kaj oni komencis sekretajn traktadojn inter la brita kaj turka registaroj pri sorto de la rifuĝintoj. La britoj ne volis lasi enmigri ilin – pro manko de vizo –, la turka registaro ne permesis surbordiĝon, timante, ke ili restus en la lando. La provizaĵoj kaj la higieniaj kondiĉoj malpliboniĝis de tago al tago. Dudek pasaĝeroj ricevis specifan permesilon kaj rajtis surbordiĝi, tiel en februaro de 1942 restis 769 pasaĝeroj sur la ŝipo. Dumtempe la registaroj traktis pri la pluveturo de la infanoj (11–16-jaraĝaj), dum la turkaj instancoj tiris la ŝipon en malferman akvon de la Nigra Maro. Kvankam oni riparis la motoron dum semajnoj en Istanbulo, la tio ne sukcesis. Sekvatage, la 24-an de februaro de 1942, la soveta submarŝipo Щ-213 plentrafis la ŝipon per torpedo kaj sinkigis ĝin. Nur unu pasaĝero nomata David Stoliar, 19 jarojn aĝa – travivis la atakon: li surkroĉiĝis al vrakero kaj en la malvarmega akvo atendis la savantojn, alvenontajn sekvatage.

La vrakon trovis turka merga taĉmento en julio de 2004 ĉe la akcidentejo, sed oni ne povis identigi la ŝipon Struma. La 3-an de septembro 2004 okazis memorado sur tiu loko, en kiu partoprenis parencoj de la viktimoj kaj ambasadoroj de Grand-Britio, Usono kaj Israelo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti