Atirau

(Alidirektita el Atyrau)

Atirau (kazaĥe kaj ruse: Атырау, en iuj okcidenteŭropaj lingvoj transliterigata Atyrau) estas havenurbo en Kazaĥio. Ĝi estas la ĉefurbo kaj la administra centro de la samnoma provinco Atirau. Atirau estis fondita en 1640. Komence de la jaro 2014 ĝi havis 196 494 loĝantojn. Atirau havas riverhavenon. Neoficiale ĝi estas la naftoĉefurbo de Kazaĥio.

Atirau
la rivero Uralo en Atirau
la rivero Uralo en Atirau
la rivero Uralo en Atirau
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Kazaĥio
Provinco Provinco Atirau
Fondita 1640
Poŝtkodo 060001-060011
Aŭtokodo E
Telefonkodo +7 7122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196 494  (2014)
Geografio
Geografia situo 47° 7′ N, 51° 53′ O (mapo)47.11666666666751.883333333333Koordinatoj: 47° 7′ N, 51° 53′ O (mapo) [+]
Alto −20 m [+]
Horzono UTC+6
Atirau (Atirau)
Atirau (Atirau)
DEC
Atirau
Atirau
Situo de Atirau
Atirau (Kazaĥio)
Atirau (Kazaĥio)
DEC
Atirau
Atirau
Situo de Atirau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atyrau [+]
vdr

Geografio redakti

Geografia Loko redakti

La urbo situas en la nordokcidenta parto de Kazaĥio ĉe la rivero Uralo, 45 km de la norda bordo de la Kaspia Maro. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 47,12 ° N kaj 51,88 ° E.

Laŭ la kutima difino de la limoj de Eŭropo, Atirau situas parte en Azio kaj parte en Eŭropo. La rivero Uralo dividas la urbon en eŭropan kaj azian distriktojn. La urbo situas proksimume egale sur eŭropa kaj azia teritorioj. Dum la flughaveno Atirau situas sur eŭropa teritorio, la du stacidomoj de la urbo estas jam sur azia teritorio.

Historio redakti

Atirau estis fondita en 1640 de la fratoj Gurjew, rusaj komercistoj. La setlejo nomiĝis Jaick (Niĵnij Jaick) ĝis 1708. Ĝi poste estis nomita Gurjev laŭ siaj fondintoj ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon post la sendependiĝo de Kazaĥio.

Loĝantaro redakti

Komence de 2020, la urbo havis 290 700 loĝantojn[1]. La distrikto Atirau, kiu inkluzivas ankaŭ aliajn, pli malgrandajn komunumojn, havis 201 924 loĝantojn la 1-an de oktobro 2005.

Religioj redakti

La urbo estas la sidejo de la Romkatolika Apostola Administranto de Atirau.

Ekologio redakti

Estas 3 ĉefaj fokusoj, kiuj venenas la urbon. La unua estas naftokompanioj. La dua estas rubodeponejo por hejmaj ruboj de la urbo. La tria estas vaporiĝa lageto ambaŭflanke de la urbo[2].

Edukado kaj Kulturo redakti

Atirau estas la sidejo de la Universitato de Atirau kaj diversaj altlernejoj. Ekzistas pluraj muzeoj kaj la urbo ankaŭ ofertas teatron, filharmonian orkestron, du kinejojn kaj 84 bibliotekojn.

Referencoj redakti

  1. (ka) Loĝantaro de la Respubliko Kazastanio laŭ sekso en la kunteksto de regionoj, urboj, distriktoj, distriktaj centroj kaj vilaĝoj komence de 2020 Arkivigite je 2020-05-27 per la retarkivo Wayback Machine, Komitato pri Statistiko de la Ministerio pri Nacia Ekonomio de la Respubliko Kazaĥio.
  2. Respublika soci-politika ĵurnalo "Aikyn", la 8-an de aŭgusto 2020

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la urbo Atirau Arkivigite je 2014-10-07 per la retarkivo Wayback Machine

Fotoj pri Atirau (rusa)

Fotogalerio redakti