Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Faro

Faro [FAru] estas ĉefa grandurbo, sidejo de municipo, havenurbo kaj samtempe universitata urbo en regiono Algarve en suda Portugalio laŭ golfo de Atlantika Oceano.

Faro
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64 560  (2011) [+]
Loĝdenso 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 1′ N, 7° 56′ U (mapo)37.016111111111-7.935Koordinatoj: 37° 1′ N, 7° 56′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 202,57 km² (20 257 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Faro (Faro)
Faro (Faro)
DEC
Lokigo de Faro en Portugalio
Situo de Faro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faro, Portugal [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Municipo Faro en Portugalio

Grava geografia elemento de la areo estas Rio Formosa, nome marĉo kiu etendiĝas tra la municipoj Loulé, Faro, Olhão, Tavira kaj Vila Real de Santo António, kun areo de ĉirkaŭ 18 400 hektaroj, de pli ol 60 kilometroj de la rivero Ancão ĝis la strando Manta Rota.

Temas pri protektita areo, nome nacia parko, el 1987. La sudo estas protektita de Atlantiko per serio de dunoj, formitaj de du duoninsuloj (nome la duoninsulo de Faro, kiu inkludas la strandojn Ancão kaj Faro, kaj la suoninsulo Cacela, kiu inkludas la strandon Manta Rota) kaj kvin insul-barieroj de sablo (Ilha da Barreta - la plej suda de la kontinenta portugala teritorio, nome Ilha de Culatra, Ilha de Armona, Ilha de Tavira kaj Ilha de Casetas), kiuj utilas kiel protektilo de la totalo de la Parko.

Ĝi estas malsekejo tre grava internacie kiel habitato de akvobirdoj kaj pasejo de migrobirdoj inter Nordafriko kaj Eŭropo, celo de multaj studoj faritaj de studentoj de la Universitato de Algarve.

 
Katedralo de Faro
 
Preĝejo de Faro

Historio

redakti
 
Statuo de Alfonso la 3-a en Faro

La marbordo estis loĝata jam dum la paleolitiko. La konataj praloĝantoj estis en nomata loko Ossonoba la romianoj kaj visigotoj. La lastaj havis tie episkopejon. En la 8-a jarcento regado de maŭroj okazis. Post jarcento la komunumo iĝis sidejo de princlando, tial ĝi havis ringan remparon. Tiu loko tiam nomiĝis Santa Maria, poste Harun pri islama estro. Alfonso la 3-a okupis la urbon en 1249 kaj komenciĝis la portugala erao.

Ekde 1755 Faro reprenis sidejon de la regiono. Tamen Faro estis parte detruita dum la tertremo de 1755, en kiu granda parto de ĝia murego, same kiel kelkaj aliaj konstruaĵoj, kolapsis.

Trafiko

redakti

Faro havas internacian flughavenon, fervojon kaj havenon.

Vizitindaĵoj

redakti
 

Vidu ankaŭ

redakti


 
Strato malnova en Faro