Migrobirdoj

(Alidirektita el Migrobirdo)

Migrobirdoj estas la birdoj, kiuj dum diversaj sezonoj de la jaro vivas en diversaj regionoj. Ĉiujare sur la tero laŭ taksoj 50 miliardoj da migrobirdoj flugas grandajn distancojn inter la diversaj sezonaj hejmoj, inter ili proksimume 5 miliardoj inter Eŭropo (somero) kaj Afriko (vintro).

Gruoj dum komuna migro inter la sezonaj vivejoj

Distancoj redakti

La mildaj someroj, sed klimate malfavoraj vintroj ekzemple en Mezeŭropo igas multajn birdojn pasigi la someron tie, sed por la vintro flugi al la pli varma Sudeŭropo respektive Nordafriko - ornitologoj nomas tiajn distancojn "mallongaj". Aliaj birdoj eĉ alternas inter someroj en Eŭropo kaj vintroj en Sudafriko - kio por ornitologo konsidereblas "longa distanco". Aliflanke multaj birdoj el Skandinavio kaj Siberio ĉiujare flugas al Mezeŭropo, por tie pasigi la vintron. Ekzemple multaj arktikaj akvobirdoj dumvintre vivas ĉe la germana kaj nederlanda bordo de la Norda Maro kaj la kilometroj de la rivero Rejno inter Kolonjo kaj la maro. Ankaŭ multaj kantobirdoj el norda kaj orienta Eŭropo serĉas iom pli da varmo en la kontinentaj partoj de meza kaj okcidenta Eŭropo. Dum siaj parte plurmilkilometraj flugoj la birdoj orientiĝas interalie pere de percepto de la tera magnetismo kaj laŭ stelaj konstelacioj.

Krom la somere milde varma klimato en la pli nordoj partoj de la norda hemisfero de la tero (respektive la pli sudaj partoj en la suda hemisfero...) kaj la tiusezone tamen sufiĉa akvoprovizo, la tiam longaj tagoj en la someraj vivoregionoj donas sufiĉe da tempo por la serĉado de nutraĵo kaj la tiusezona kreskigo de la birdaj idoj.

 
kolektiĝo de migrobirdoj dum aŭtuno, antaŭ la ekflugo suden, en Hassloch (Germanio)

Migrado kaj evoluo redakti

Esplorteamo de la Universidad Complutense de Madrid malkovris, analizante informon devenan el birdoringado en du populacioj de najtingalo de centra Hispanio, ke laŭlonge de dudek jaroj, nome el 1995 ĝis 2014, la flugillongo proporcie al la korpogrando ege malpliiĝis iom post iom. Tio estis surprizo por la esploristoj en birdo kiu vintrumas trans Saharo, ĉar dispono de longaj kaj pintoformaj flugiloj estas trajto propra de longdistancaj migrobirdoj, same kiel granda ovodemetado. Estas hipotezo ke tiuj trajtoj estas kunaj ĉe migrobirdoj kaj modifo de unu el ili tuŝas aliajn; tiukadre eble tio rezultas el klimata ŝanĝo al pli mallongaj printempoj kaj pli seka vetero. Tial la najtingaloj demetas malpli da ovoj ol antaŭe, kio helpas la specion por pli tuja migrado, sed samtempe tio mallongigas iliajn flugilojn, kio absolute malhelpas ilin por la sama celo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 32, 2020, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 19. Citita Pérez-Tris, J., de la Puente, J., Rodríguez, C. kaj Remacha, C. (2020). Climate change and maladaptive wing shortening in a long-distance migratory bird. The Auk, 137 (3). [1]