Tavira

municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tavira (stacidomo).

Tavira (portugallingva prononco: [tɐˈviɾɐ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Faro, regiono Algarvo, Portugalio, kun ĉirkaŭ 26 167 loĝantoj (2011).

Tavira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 167  (2011) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 7° 39′ U (mapo)37.13085-7.6506Koordinatoj: 37° 8′ N, 7° 39′ U (mapo) [+]
Areo 609 km² (60 900 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tavira (Faro)
Tavira (Faro)
DEC
Tavira
Tavira
Lokigo de Faro en Portugalio
Situo de Tavira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tavira [+]
vdr

Ĝi estas subdividita en naŭ freguesias, nome Cabanas de Tavira, Cachopo, Conceição, Luz de Tavira, Santa Catarina da Fonte do Bispo, Santa Luzia, Santa Maria, Santiago kaj Santo Estêvão. Limas nordoriente kun Alcoutim, oriente kun Castro Marim kaj Vila Real de Santo António, sudoriente kun Olhão, okcidente kun São Brás de Alportel kaj Loulé kaj sude kun Atlantiko; tie estas sabla terlango konata kiel Insulo de Tavira.

Tavira estas elstara turisma celo ene de la regiono Algarvo.

Historio redakti

 
Tavira mezepoka ponto.

En la areo jam estis gravaj setlejoj de fenicoj, tartezoj kaj romianoj; fakte la romia haveno Balsa estis je ĉirkaŭ 7 km de la nuna urbocentro, kaj estis grava ŝoseloko kaj urbo pli granda ol la nuna Tavira. Tamen kiam venis islamanoj, tiu urbo estis jam preskaŭ malaperinta.

La maŭra okupado de Tavira inter la 8-a kaj 13-a jarcentoj lasis sian markon en agrikulturo, arkitekturo kaj kulturo de la areo. Tiu influo povas ankoraŭ esti vidata en Tavira nuntempe en ties blankfarbitaj konstruaĵoj, kaj maŭrstilaj pordoj kaj tegmentoj. La Tavira Kastelo, du moskeoj kaj palacoj estis konstruitaj de la maŭroj. La impresa separka nomita "Romia ponto" estas nuntempe konsiderata neromia, sed originiĝis el maŭra ponto de la 12-a jarcento. Tiu estis ekonomie bona epoko por Tavira, kiu establiĝis kiel grava haveno por maristoj kaj fiŝkaptistoj. La ĉirkaŭa areo restis rura ĝis la 11-a jarcento kiam la maŭra Tavira (el araba Tabira, "la kaŝita") kreskiĝis rapide, kaj iĝis unu el la gravaj urboj de la tiam Gharb al-Andalus (la okcidento), nuntempa Algarvo.

 
Kastelo de Tavira.

En 1242 Dom Paio Peres Correia konkeris Tavira el islamanoj en sangelverŝa konflikto reprezalia pro mortigo de sek liaj ĉefaj kavaliroj dum periodo de batalpaŭzo. La kristanaj trupoj de Dom Paio dekonigis plej el la loĝantaro de Tavira kaj la malmultaj survivintoj estis metitaj en malgranda kvartalo konata kiel "Mouraria" (Maŭrejo).

En la 18-a jarcento, la riverhaveno estis grava por enŝipigado de produktoj kiel salo, sekigita fiŝaĵo kaj vino. Kiel plej el Algarvo, ties konstruaĵoj estis preskaŭ ĉiuj detruitaj de la tertremo de 1755. Tiu tertremo ŝajne atingis 8.5–9.0 en la momanta magnituda skalo kaj okazigis enormajn damaĝojn tra la tuta Algarvo pro la alta skuintenseco kaj la sekvaj cunamoj. Tiu tertremo estas plej ofte referencata kiel la Lisbona tertremo pro siaj teruraj efikoj en la ĉefurbo, kvankam fakte la epicentro estis ĉirkaŭ 200 km okcident-sudokcidente de la Kabo de Sankta Vincento en Algarvo.

La urbo ekde tiam estis rekonstruita kun multaj belaj konstruaĵoj de la 18-a jarcento kaj 37 preĝejoj. Ponto ligigas la fu partojn de la urbo trans la rivero Gilão. La preĝejo de Santa Maria do Castelo, konstruita sur la ruinoj de moskeo, enhavas la tombojn de Dom Paio Peres Correia kaj liaj kavaliroj. La preĝejo datas el la 13-a jarcento, kaj la horloĝturo estis rekreita el tio kio iam estis minareto. Busto de Dom Paio kiu mortis en Tavira en 1275, povas esti vidata en angulo de la urbodomo.

Aktualo redakti

 
Fiŝkapta boato en Tavira.

Iam fiŝkaptado estis en la areo ĉefa industrio, sed ĝi dekadencis, parte pro la ŝanĝantaj migromodeloj de la tinusoj kaj iompostioma sedimento en la rivero Gilão.[1][2]

La municipo enhavis ĉirkaŭ 25 000 loĝantojn laŭlonge de la tuta 20-a jarcento kaj nune militbazon. Kvankam ankoraŭ relative netuŝita de amasturismo, estas kelkaj golfludejoj en la areo. La loka strando kuŝas post la salejoj kaj povas esti atingita laŭ la ponto por piedirantoj Santa Luzia aŭ per pramo, kio portas vizitantojn al la sablolanga insulo konata kiel Ilha de Tavira, parto de la natura humideja parko Ria Formosa.[3]

Lastatempe oni konstruis vendejaran centron Gran Plaza, kiu enhavas kinejon, superbazarajn vendejojn kaj restoraciojn, en la periferio de la urbo. Domprezoj ege plialtiĝis en la lastaj jaroj. Ankaŭ la disvolvigo de la golfludejoj apud la urbo havis fortan efikon. Kiel unu el plej popularaj urboj en Algarvo, Tavira profitas el turismo kiu estas la ĉefa aspekto de la ekonomio de la regiono.

Tavira havas sian propran fervojan stacion en la linio el Vila Real de Santo António al Faro kaj Lagos. Krome estas konektoj el la stacio de Faro al Lisbono kaj la cetero de Portugalio. La paga aŭtovojo A22 pasas ĉe la urbo. Tio havigas rapidan aliron laŭlonge de la Algarva marbordo kaj orienten al Sevilo. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj estas tiuj de Faro kaj de Sevilo.

Bildoj redakti

Panorama vido de Tavira, el la Kastelo
Elaera vidaĵo de Tavira

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti