Flughaveno Gago Coutinho (portugale Aeroporto Internacional de Faro) (IATA: FAO, ICAO: LPFR), oficiale Internacia Flughaveno Faro - Gago Coutinho, situas kvar kilometrojn okcidente de la urbo Faro en Portugalio. La flughaveno malfermiĝis en julio 1965, estante la ĉefa enirejo al Distrikto Faro (la tutjara feria regiono de Algarve) kaj sudokcidenta Hispanio, kun naŭ milionoj da pasaĝeroj uzantaj la instalaĵon en 2019. Ekde 2022, ĝi estas nomita laŭ Gago Coutinho, portugala geografiisto, kartografo, mararmea oficiro, historiisto kaj aviadila pioniro.
-
Ekstero
-
Interno
-
Kafeterio
-
Kontrolturo