Met Metroo de Malago
Metro de Málaga
Stacio Ciudad de la Justicia
Stacio Ciudad de la Justicia
Tram-metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Malago
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 30-a de julio 2014
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 13,6 km
Nombro de linioj 2 L1 L2
Nombro de veturiloj 14
Nombro de stacioj 19
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Junto de Andaluzio
Transportisto Metroo de Malago
vdr

La Metroo de Malago (hispane Metro de Málaga) estas reto de malpeza metroo de la hispana urbo Malago. Ĝi ekfunkciis la 30-an de julio 2014. Ĝi konsistas el du linioj nuntempe funkciantaj, interligantaj malsamajn partojn de la urbo kaj interagante kun la resto de la transportreto de la Konsorcio de Metropola Transporto de Malago.

La linioj uzas malpezajn trajnojn CAF Urbos 3 kun kapacito de 202 pasaĝeroj (57 sidantaj kaj 145 starantaj). La maksimuma rapideco atingita de tiuj unuoj estas 70 km/h, la trakŝpuro estas 1 435 mm (norma ŝpuro) kaj elektrigita je 750 V kk, ebligante al la tuta reto esti konektita. La veturiloj havas longon de 31 m kaj larĝon de 2,65 m.

La reto estas administrata de la koncesiulo Metro Málaga.


Skema mapo de Metroo de Malago

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti