José Rodríguez Huertas

hispana esperantisto

José Rodríguez Huertas estis unu el la pioniroj de Esperanto en Hispanio. Rodríguez Huertas lernis Esperanton jam en 1889, li estis antaŭe volapukisto, prezidanto de volapuk-klubo de Malaga. Li publikigis 1890 la unuan manlibron de Esperanto por hispanoj kaj ankaŭ fondis la unuan Esperanto-klubon en Hispanio. Li influis por ke 1896 oni nomis ŝipon per nomo "Esperanto", la unua ZEO en la mondo.

José Rodríguez Huertas
Persona informo
Lingvoj EsperantohispanaVolapuko
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Omaĝe al li, en hispana Esperanto-movado oferas la premion José Rodríguez Huertas.

Verkoj redakti

  • Gramática, Ejercicios y Diccionario de la Linguo Internacia del Doctor Esperanto. Ed. Cerbán, Málaga 1890.

Ligiloj redakti