Malfermi la ĉefan menuon

Esperanto estas hispana ŝipo, la unua ZEO en la mondo. La Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estas eldonita en Malaga (Hispanio) 1886 kaj li estis uzata ĝis 1966.

  • Teknikaj datumoj de la ŝipo "Esperanto":
Konstrujaro: 1896
Droniĝo: 1966
Longeco: 42,30 m
Kilprofundeco: 2,26 m
Ŝippezo: 262 tn
Rapideco: 6 nodoj
Maŝinpovo: 140 ĈV Ducilindra vapormaŝino
Karbujo por 32 tn


En 1896 en Malaga loĝis José Rodríguez Huertas, fondinto de la unua Esperanto-societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en la urbo,li certe grave influis oficialan nomigon de la ŝipo.

Laŭ informoj la ŝipo "Esperanto" navigis kutime inter Kanariaj havenoj. Tiu ŝipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis ĝin por ke ĝi servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran Canaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita marborde).

Vidu ankaŭRedakti

Esperanto (kargogŝipo) en la itala vikipedio