Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo "Maitri"

(Alidirektita el Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI)

Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo "Maitri" (Ŝablono:Lng-pl) estas katolika eklezia movado, aganta en Pollando kaj Ĉeĥio. Estiĝis en 1975 sekve de renkonto de ties fondinto Jacek Wójcik kun beatigita Patrino Teresa el Kolkato.

Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo "Maitri"
vdr

Komenco kaj nomo de la Movado redakti

Unua renkonto de tri unuaj membroj de la posta Movado okazis la 27-an de novembro 1975 apud Varsovia preĝejo por pretigi pakaĵojn sendotaj al Barato. La 15-an de oktobro 1976 pastro episkopo Władysław Miziołek subskribis dokumenton konfimantan la unuan grupon sub la nomo "Studenckie Konwersatorium Trzeciego Świata" (Studenta Forumo pri la Tria mondo), kiu agis ĉe la monaĥejo de paŭlanoj en Varsovio. La skribaĵo komencigis publikan agadon de la posta Movado.

La vorto "maitri" devenas de sanskrito kaj signifas "amikecon". Ĝi estis akceptita kiel nomo de la Movado, por esprimi estimon kontraŭ tiuj, al kiuj helpas la partoprenantoj. Komence la helpo konsistis en sendado de konkretaj donacoj (vestoj, medikamentoj, bandaĝoj, medicina ilaro, lerniloj, rimedoj por purigado kaj manlavado, diversaj aĵoj por ĉiutaga uzo) forme de poŝtaj pakaĵoj ĝis Kolkato al Patrino Teresa, poste al aliaj (ĉefe polaj) misiejoj en Barato kaj Afriko.

Tiu ĉi formo de helpo falis pro grandega kresko de sendokostoj post ŝanĝo de la reĝimo en Pollando. La lasta tiutipa ago estis forsendo de du konteneroj kun donacoj al Ruando kaj unu al Kolkato, livero de granda parto de donacoj kun financa apogo de forsendo de kontenero al Burkino fare de redemptoristoj.

Tempo de komunismo redakti

Maitri estis unu el tre malmultaj ekleziaj movadoj agantaj en Pollando dum la komunismaj tempoj. Dum sia kulmino la movado nombris ĉ. 35 centrojn en paroĥejoj sur teritorio de la tuta lando.

Reĝim-ŝanĝoj kontribuis ankaŭ al signifa malkresko de la movad-centroj kaj ties partoprenantoj - same pro neeblo daŭrigi la ĝisnunajn formojn de la agado, kiel pro malfermo de larĝaj ebloj engaĝiĝi en diversaj aliaj agadoj kadre de Romkatolika Eklezio kaj pere de ne-registaraj organizaĵoj.

Maitri aktuale redakti

Aktuale la Movado okupiĝas pri helpo al orfoj kaj la plej malriĉaj infanoj en Afriko kaj Latin-Ameriko. La plej granda atingaĵo de la Movado estas programo de Kor-Adopto. De 2017 ĝi helpas al malkapablaj infanoj, junularo kaj plenkreskuloj en Halepo en Sirio. La Movado ankaŭ sisteme apogas misiejojn de nutrado por malsategaj infanoj, kaj ankaŭ financas unufojajn projektojn kiel ekz. riparon aŭ konstruon de lernejoj en Afriko, aĉeton de aŭtomobiloj por misiaj centroj ktp.

Aktuale en Pollando komunumoj de la Movado Maitri troviĝas en Bjalistoko, Bytom, Gdańsk, Gliwice, Lublin, Racibórz, Toruń, Varsovio kaj Vroclavo. Kelkaj lokaj komunumoj de la Movado posedas registritajn de juĝejo organojn de la Movado: Asocio de Movado "Maitri" en Gdańsk aŭ Asocio de Kor-Adopto "Maitri" en Bytom.

La Movado estas membro-fondinto de la Tutpollanda Konsilio de Katolikaj Movadoj. Plurjara eklezia asistanto de la Movado estis pastro d-ro Roman Forycki SAC, kiu peris en aŭtomobila akcidento la 25-an de junio 2011. De marto 2017 Landa Animzorganto estas pastro d-ro Andrzej Panasiuk.

Eksteraj ligiloj redakti