Madeleine de Zilah

Franca esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Madeleine de ZILAH (1937 - la 27-an de novembro 2009, Creuë, Francio) estis franca esperantistino. Altnivele diplomita inĝeniero kaj historiisto, ŝi aktivis kiel regula verkanto de artikoloj kaj recenzanto, kaj animis kuntene vastan rondon ĉirkaŭ Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) kaj La Gazeto, mondkulturan revuon, kiun ŝi kun sia edzo Eugène de Zilah, ekde 1985 eldonis kaj redaktis. Ŝi estis ankaŭ membro de la teamo de Esperantisto de la Jaro, kreita de La Ondo de Esperanto.

Madeleine de Zilah
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30)
en Strasburgo
Morto 27-an de novembro 2009 (2009-11-27) (72-jaraĝa)
en Metz
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Eugène de Zilah
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero
vdr

Madeleine de Zilah forpasis la 27-an de novembro en 2009 en Creuë (Francio), pro koratako.

Ŝia edzo jam starigis literaturan monumenton al Madeleine en siaj verkoj Vivi sur barko (1994) respektive Kaj kiu pravas (2002).

Post ŝia forpaso, la vidvo deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la eldonadon de La Gazeto, "memore de la Patrino".