Malfermi la ĉefan menuon

Eugène de Zilah, esperanta beletristo, naskiĝis la 3an de januaro 1939. Franciĝinta hungaro. Naskiĝis en Mezőtúr, Hungario. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio li laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino Madeleine de Zilah li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En 1991 li ekvivis sur sia jaĥto "Kerguelen" en Grekio kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkas literaturan prozon, eseojn, artikolojn).

VerkojRedakti

  • Vivi sur barko (memoroj, 1994)
  • Kaj kiu pravas (memoroj, 2002)
  • La princo ĉe la hunoj, (romano, 2011)

FontojRedakti