Also sprach Zarathustra (Strauss)

simfonia poemo de Rikardo Strauss

Also sprach Zarathustra (eo: Tiele parolis Zaratuŝtra laŭ la traduko de Willem Verloren van Themaat), Op. 30, estas simfonia poemo de Richard Strauss, libere laŭ Tiele parolis Zaratuŝtra de Friedrich Nietzsche.

Also sprach Zarathustra
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo sen lingva enhavo
Eldonado
Eldondato 1896
Ĝenro simfonia poemo
vdr
Titolo de la unua eldono de la t.n. unua parto, 1883

Ĝi estis unuafoje prezentata la 27-an de novembro 1896 sub direktado de la komponisto Frankfurto ĉe Majno.

Historio redakti

Richard Strauss trovis en 1895 plaĉon en la kulturkritikaj atakoj de Nietzsche kontraŭ la germana „filistrado“. Ankaŭ li estis klare malinklina al la kristanismo. Eble la lingvaĵo de Nietzsche sempere defiis Ŝtraŭson muziko. Sencoplene Nietzsche mem opiniis: „Sub kiun rubrikon apartenas do ĉi tiu ‚Zarathustra‘? Mi preskaŭ kredas, sub la ‚simfoniojn‘.“ Ĉu Strauss je la verkado tamen de komence pensis je Nietzsche, ne certas; indikoj en la skizoj ekkonigas, ke je la komponado ankaŭ Faŭsto de Goethe, precipe la monologo de Faŭsto je la komenco same kiel la alvoko de la terspirito, li havis antaŭ siaj okuloj.

Estas rimarkinde, ke la kvar partoj de Zarathustra de Nietzsche analogas al la movimentoj de simfonio. Nietzsche konceptis la traktaĵon kiel dionizan ditirambon, himnon, kiun enloĝas granda muzikeco. Kaj tial ne estas mirige, ke samtempe kun Strauss ankaŭ Gustav Mahler interesiĝis pri la teksto.

Instrumentado redakti

 
Richard Strauss sur bildpoŝtkarto

Also sprach Zarathustra havas jenan instrumentadon:

Strukturo redakti

 
Nietzsche, 1882
Aŭdspecimeno: Sunleviĝo

Kutime prezentado daŭras proksimume duonhoron. La peco estas subdividita en naŭ partojn, kiuj tamen nur je tri lokoj estas separataj de paŭzoj. Strauss nomis la partojn laŭ ĉapitroj el la libro:

  1. Einleitung, oder Sonnenaufgang [Enkonduko aŭ sunleviĝo]
  2. Von den Hinterweltlern [Pri la provinculoj]
  3. Von der großen Sehnsucht [Pri la sopirego]
  4. Von den Freuden und Leidenschaften [Pri la ĝojoj kaj pasioj]
  5. Das Grablied [La tombokanto]
  6. Von der Wissenschaft [Pri la scienco]
  7. Der Genesende [La resaniĝanto]
  8. Das Tanzlied [La danckanto]
  9. Nachtwandlerlied [Kanto de la noktomigranto]

Muzika interpretado redakti

Je la komenco staras la „antaŭparolo“ de Zaratuŝtro kun la fama intensigo (kresĉendo) deire de la „natur“-motivo (c’-g’-c’’) - je kio la tonala genro komence ŝanĝosonas inter maĵoro kaj minoro. Ĉi tiu motivo trairas la tutan unuan parton, kiu finiĝas, post laŭte forta reveno de ĝuste ĉi tiu „natur“-motivo en „La resaniĝanto“, en ĝeneralpaŭzo. La muzika strukturo mallonge antaŭ la ĝeneralpaŭzo konformas kun la kolapso de Zaratuŝtro pro tediĝo je la homo. La resaniĝo de Zaratuŝtro en la dua parto de la komponaĵo estas tute karakterizata de la „danckanto“, kiu, longe alterna inter B-maĵoro kaj C-maĵoro, finfine enbuŝiĝas en gloran B-maĵoron. Sed je la fino eksonas en la malaltaj arĉinstrumentoj kontraŭ B-maĵoro en plej alta registro denove la naturmotivo C-G-c: la eterna reveno de la sama?

La simfonia poemo komenciĝas per la decido de Zaratuŝtro antaŭ la sunleviĝo, desupriĝi al la homoj. La tremsono de la malaltaj arĉinstrumentoj formas la fonon al la sunleviĝo prezentata per la naturmotivo c’-g’-c’’. Pelate de la timbalofrapoj post kelkaj sforzatoj kaj kadencoj estas atingata la kulmino en C-maĵoro, al kiu Strauss aldonas la orgenon, kiu spicas la tutan per religia sono.

La kontrastprogramo al tio sekvas en „Pri la provinculoj“, kiuj kredas je neperfekta dio kaj estas malliberaj en sia mondo inter bono kaj malbono. Strauss kreas per kantebla temo en A♭-maĵoro prezentata „piece“ de multoble dividitaj arĉinstrumentaj voĉoj religian etoson. „Credo in unum deum“, ludas la kornoj kaj la orgeno, nepre kun ironio. En „Pri la sopirego“ la sopirmotivo leviĝanta per rompitaj trisonoj batalas kontraŭ la piaj motivoj de la antaŭa parto. La sopiro venkas kaj estas bridata nur de la denove aperanta naturmotivo. En „Pri la ĝojoj kaj pasioj“, granda temo en c-minoro, Strauss lasas la tiajn sentojn libere evolui. La „ĝoj“-motivo estas rekonebla je la dektosalto, al kiu sekvas kromate falanta melodio. Je la fino sin anoncas tamen en la naŭzomotivo de la trombono duboj. Tio ĉi transkondukas al la „tombokanto“, en kiu la hobojo eksonigas plendan melodion. Motivoj el la antaŭaj partoj eksonas, precipe en la soloviolono, kvazaŭ rememore pli bonan tempon. Pedaltono transkondukas al „Pri la scienco“. En ĉi tiu parto Strauss mokcelas pedantan akademiismon per seka kaj troiga fugo.

„La resaniĝanto“ estas la centro de la verko. En la unua parto la muziko direktiĝas rekte sur la kolapson de Zaratuŝtro: Je la fino de drama intensigo la trumpetoj sonegas la naturmotivon super C-G-akordo de la tuta orkestro en triobla forte. Ĝeneralpaŭzo. Malrapide Zaratuŝtro releviĝas, komenciĝas la dua parto de la verko. Kompare kun la unua parto ĝi estas pli unuece strukturita. La resaniĝo de Zaratuŝtro plenumiĝas: Verva valso en C-maĵoro, en kies ditiramban ĝojkrion enmiksiĝas la temoj de la 1-a parto, enbuŝiĝas en la danckanton: Elirpunkto por iom longa malvolviĝo kaj reekpreno. Post du grandaj intensigaj ondoj la vervo finsonas en la „Kanto de la noktomigranto“ , kiu komenciĝas per la unua sonorilbato de entute dek du meznoktobatoj. La muziko ŝajnas plenumiĝi en B-maĵoro, tonalo de la sopirego. Sed la verko finsonas en malakordo inter C-maĵoro kaj B-maĵoro, inter naturo kaj spirito. Dum kiam la violonoj kaj la altaj lignoblovistoj provas fini la verkon per B-maĵoraj akordoj, ilin malhelpas je tio la naturmotivo en C-maĵoro, kiun ludas violonĉeloj kaj kontrabasoj pluksone.

Ne plu ekzistas bono aŭ malbono. La ligo al la komenco de la peco estas kreata. Ĉu tio ĉi aŭguras la venontan matenon, la „eternan revenon de la sama?“ Ĉiukaze la forma enfermiteco efikas kiel narkotaĵo kontraŭ la nekonsekvencoj de la mondo, pro kiuj Nietzsche malesperis.

Adaptadoj redakti

Kino redakti

Famiĝis kaj populariĝis la enkondukaj taktoj de la peco pro la filmo 2001: Kosma odiseado de Stanley Kubrick. La filmo uzis sonregistraĵon kun la Wiener Philharmoniker sub Herbert von Karajan. Sur la sondisko publikigita kiel filmmuziko la registraĵo de Karajan tamen estis anstataŭata per tiu de Karl Böhm kun Berliner Philharmoniker.

Ĉi tiun filmon kaj per tio ankaŭ ĉi tiun muzikpecon – plejofte en komedia maniero – aludas ankaŭ multaj aliaj filmoj.

Muziko redakti

Muzikistoj ĉiupecaj uzas la komencon de Also sprach Zarathustra en siaj verkoj: La brazila pianisto Eumir Deodato aranĝis funecan version de la enkonduko en sia muzikalbumo Prelude. En 2001 la Mardi Gras Brass Band publikigis aranĝokopion kun Deodato kiel gastmuzikisto.

Aliaj muzikistoj kaj muzikbandoj, kiuj uzis la enkondukon, estas Isao Tomita, Deep Purple Salsoul Orchestra, Perplexer, Dream Theater, Mudvayne, Blechschaden kaj multaj aliaj.

Uzado kiel rekonmelodio redakti

Elvis Presley uzis la enkondukon de la simfonia poemo kiel triumfa enkonduko de ĉiuj liaj pli malfruaj koncertoj. La teknomuzika projekto Members of Mayday uzis la komencmotivon en la himno Made in Germany por la en 2012 okazanta teknomuzika aranĝo Mayday. Diversaj planetarioj akompanas la suprenstiradon de la stelprojekciilo per la komencotemo el „Zarathustra“ . Eĉ la komenciĝon de piedpilkaj ludoj pompe anoncis la temo, ekzemple en la 1970-aj jaroj en Mönchengladbach. Kaj ne forgesinde, ankaŭ komputilludoj ne povas rezistis la misuzon de la temo. Kaj ke ankaŭ la bieretiketo Warsteiner uzis ĝin por televid- kaj kinoreklamo, ne ĝenus la kreinton, kiu ja devenas el bierfara familio.

Literaturo redakti

  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch) Bärenreiter 2003, ISBN 978-3-7618-1468-0

Eksteraj ligiloj redakti