La fluteto (aŭ pikolo) estas malgranda fluto, kiu ludas ĉe unu oktavo super la fluto. Muziko por la fluteto kutime verkiĝas unu oktavo sub tiu, en kiu la muzikilo sonas. Kutime ĝi agordiĝas en C, sed muzikiloj en D-bemolo kaj A-bemolo ekzistas. Ĉar ĝi havas tiel altan sonon, ĝi povas esti akratona kaj postulas ludiston zorgeman por agordite ludi ĝin. La fluteto kutime uziĝas en alta akompano ornama, aparte en muziko marŝa, sed kelkaj koncertoj kaj pecoj solmuzikaj verkiĝis por ĝi. La fluteto povas fariĝi el metalo, lignoplasto.

FLUTETO
Fluteto
Fluteto
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj Fluto
vdr