Tiu ĉi artikolo temas pri rapideco de pafado. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Kadenco (apartigilo).

Kadenco estas teoria rapideco de pafado, kian la pafilo kapablas fari. Ĝi esprimas, kiom da pafaĵoj la pafilo elpafos dum certa tempa unuo, plej ofte dum minuto. La unuo ne esprimas veran staton, per kiu la armilo operacas en kampo, sed teorie eblan nombron, ĉar ĝi neglektas atmosferajn kondiĉojn, malpuraĵojn, difekteblecon, interŝanĝon de magazeno ktp. Se ni ĝeneraligos tiujn ĉi supre menciitajn influojn, ni parolas pri kadenco fakta, kiu povas esti duona aŭ ankoraŭ malpli granda ol la kadenco teoria.

En ĝenerala uzado, kadenco signifas ripetadon de sonoj aŭ movoj [1].

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 509