Kampaneto
Kampaneto aŭ Glockenspiel estas bastonmuzikilo el la gupo de la metalofonoj. Ĝi konsistas el vico de metalbastonoj respektive -platoj de malsamaj longecoj konvenaj al malsamaj tonaltoj. La frapado okazas helpe de du marteloj. La instrumento similas do al ksilofono, vibrafono aŭ marimbo. La instrumento estas ŝatata kiel lerninstrumento en la elementa muzikedukado en muziklernejoj aŭ bazaj lernejoj. Krome, ĝi estas uzata kelkfoje en klasika muziko.
Ofte nomata "Glockenspiel" - tiu ĉi estas ofte ĝia internacia nomo kaj signifas "aro de sonoriloj", en la germana.