Teĥno-muziko[1] - en multaj lingvoj laŭ anglalingva modelo nomata Techno [ˈtɛknoʊ] - estas stilaro de elektronika muziko. La termino ne estas tutprecize difinita kaj kutime karakterizas plurajn, inter si proksime parencajn stilojn de elektronika muziko. Ĉirkaŭ la fenomeno de tekno-muziko evoluiĝis propra junulara kulturo; kaj krom en specifaj tekno-muzikaj dancejoj la muzika stilo publike videbliĝas aparte en publikaj strataj tekno-muzikaj paradoj kiel la "Loveparade" en Germanio, en kiuj granda nombro da junuloj surstrate celebras la muzikan stilon.

Stilaj karakterizaĵoj redakti

La stilaro de tekno-muziko celas sintetike produktitan, unuavide tre ritme orientitan, modernan dancan muzikon. Karakteriza estas kvarbata (4/4) takto, en kiu ĉiu el la kvar batoj estas akcentata per elektronika tamburego, kaj aldonaj aktencetoj per elektronikaj cimbaloj en la paraj okonaj takteroj. Povas aldoniĝi cimbalaj akcentoj sur ĉiuj deksesonaj takteroj, kaj akcentoj per manfrapoj je ĉiu dua kvarona taktero. Akordoj laŭ la muzika harmoniscienco kutime ne havas gravan rolon, sed ofte la muzikistoj eksperimentas per unuopaj tonoj, sonoj kaj ties kunsonado. La komponaĵoj baziĝas je tiel nomataj "ripetaj aranĝaĵoj" - la ripetoj tamen variiĝas per aldono de sonaj efikoj, sonaroj kaj unuopaj perkutaj ritmoj, kaj tiel ŝtupe plifortiĝas ĝis kulmino fine de la komponaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. laŭ etimologio mallonge por "teknologia muziko", kio tamen plennome estus misgvida nomo, ĉar muziko tre diversmaniere povas esti produktata iusence per "teknologio"