La Loveparade (prononcata angle, proksimume [La:v PerEJD], literumata ankaŭ Love ParadeLove-Parade) estis granda strata parado de junaj homoj en Germanio feste al tekno-muziko (stilaro de elektronika muziko), okazinta ekde la jaro 1989 ĝis la jaro 2010 preskaŭ ĉiujare (ĉiujare escepte de la jaroj 2004, 2005 und 2009). Ĝi sume en sia historio havis proksimume dek du milionojn da vizitantoj kaj ekde sia fondiĝo estis la plej granda danca evento tutmonde. Inter la jaroj 1989 kaj 2006 ĝi okazis en Berlino, en la jaroj 2007, 2008 kaj 2010 en pluraj lokoj de la industria Ruhr-regiono en okcidenta Germanio.

Loveparade 2006 ĉe la Venka Kolono en Berlino
scenejo kadre de la parado 2007 en Essen

La 24-an de julio 2010 dum la muzikfestivalo, tiam okazinta en la urbo Duisburg de la Ruhr-regiono, pro neklaraj kialoj okazis amaspaniko, kaŭzinta tumulton en tunelo, kondukanta al la ĉefa scenejo. Sekve de tio pereis almenaŭ 21 kaj estis vunditaj 511 homoj. La akcidento kaŭzis internacian konsterniĝon kaj estis temo de la novaĵoj tutmonde. La lasta organizanto de la evento, Rainer Schaller, mallonge post la akcidento anoncis ke estonte la parado ne plu okazos.

Discĵokeoj Westbam kaj Dr. Motte kreis plej de oficialaj, kantitaj sloganoj (germane). Ĉe interretaj filmetujoj, por muzika dronigado kaj ke oni trovus parencajn kantojn laŭ historia tempo, ekzemple la bonkonatan kanton Celebration Generation (celebrata generacio) farite de Westbam bontaŭgas.

Samtempe kaj okupita de samaj muzikistoj kiel Loveparade, ankaŭ kreskintas Mayday-festivalon.

Eksteraj ligiloj redakti