Pri la samnoma ĵurnalisto, vidu Áron Gábor (ĵurnalisto).

GÁBOR Áron estis hungara (sikula) oficiro, kanonmuldisto naskiĝinta la 27-an de novembro 1814 en Bereck kaj mortinta la 2-an de julio 1849 en Kökös-Uzon.

Statuo omaĝanta al Gábor en Bereck, kie li naskiĝis
Lokomotivo memoriganta pri lia 200-a naskiĝtago

Kariero redakti

Áron Gábor lernis en Ĉikŝomjo kaj Vieno. Li estis artilerikaporalo kaj metiistmajstro. Dum la hungara revolucio de 18481849 la 16-an de novembro 1848 en la kunveno en Sepsiszentgyörgy li ofertis fari kanonojn dum du semajnoj por la militistoj de Háromszék. Li muldadis proksimume 70 kanonojn dum sia agado kaj produktis ankaŭ la necesan pulvon. Li ricevis la rangon de majoro. Li mortis en la lukto ĉe Kökös-Uzon batalante kontraŭ trupoj de la Rusia Imperio, helpantaj al la Aŭstra imperio.

Memorigo redakti

Gábor estas konsiderata unu el la naciaj herooj de Hungario. Statuoj en lia naskiĝloko kaj en Târgu Secuiesc memorigas pri li, same kiel strato en la 2-a distrikto de Budapeŝto. Artolernejo en Miskolc portas lian nomon. En 2014, okaze de la 200-a datreveno de lia naskiĝo, la hungara fervojo dediĉis al li lokomotivon (480 004), kies ekstero memorigas pri li. Ĝi portas la tekston 200 éve született Gábor Áron, őrnagy, agyuöntő (antaŭ 200 jaroj naskiĝis Áron Gábor, majoro, kanonfaristo) kaj bildon de kanono.

Fonto redakti

Bibliografio redakti