Semajno de Internacia Amikeco

Semajno de Internacia Amikeco estas iniciato disvolvita en la Esperanto-komunumo, kaj festata ĉiujare dum la lasta plena semajno de februaro. La Semajno unuafoje okazis en la jaro 1969. En 2018 la festo okazis por la 50a fojo.

Emblemo de la Semajno de Internacia Amikeco (UEA).

Historio kaj nuntempo redakti

La ideo estis lanĉita en 1968 de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celis doni la okazon al esperantistoj tra la mondo organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco[1].

En la pasinteco la celebrado de la internacia amikeco okazis plejparte per salutaj poŝtkartoj, libroj ktp interŝanĝataj inter individuoj kaj grupoj, sed nuntempe la ideo reviviĝas kaj UEA instigas esperantistojn festi la Semajnon, ankaŭ uzante interreton[2] kunlabore kaj opiniinterŝanĝe per referado al nia komunuma historio aŭ atentigo pri la figuro de Erik Carlén, la iniciatinto, sur sociaj portaloj kiel Facebook, Telegram, Amikumo.

Iuj Esperanto-grupoj aktivas ne nur en la esperantista medio :

Afganio, Kabulo : en 2004 okazis la 'Afgana Esperanto-Festivalo de Internacia Amikeco' [3][4].

Belgio, Loveno : ekde 2017 la tiea Esperanto-grupo kunlaboras kun ne-esperantista asocio en la kadro de hungara kultura kaj lingva festivalo nomata Hungaromania en kunlaboro de la urbo[5].

Emblemo redakti

Emblemo de la festo estas du interpremiĝantaj manoj sub la kvinpinta stelo kaj super la surskribo "Amikeco trans limoj". Ĉiu estas rajtigita uzi tiun emblemon, sed nur en la fiksita formo, senŝanĝe. Oni ne rajtas misuzi ĝin, ekz. por aliaj celoj. La Internacia Polica Asocio (IPA) uzas iom similan sloganon en Esperanto : "Servo per amikeco'

Ludo 'Amikeco trans limoj' redakti

Okaze de la Semajno de Internacia Amikeco eldoniĝis ankaŭ ludo sub la nomo 'Amikeco trans limoj'[6] kaj kies enkonduko tekstas jene :

Ĉu vi iam vidis lingvojn strebi al mondvasta uzado ?Jen ŝajne gajnas unu, aŭ alternas du el ili, jen tamen alia komencas havi sukceson kaj ekminacas, eble ĝi eĉ transprenas la gvidan rolon. Kiu lingvo fine gajnos la konkurson ? Fakte se la ludo daŭre estus laŭdata...neniu nacia lingvo poreterne estos gajnanto. Nur daŭre gajnas la Internacia Lingvo Esperanto, ĉar ja jam nun estas mondvaste uzata kiel lingvo de internacia amikeco trans limoj. Kaj pro ĝia fundamenta internacieco ĝi daŭre estos tiel uzata.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Kalmthout, 1979.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Carlén, Erik: Amikeco trans limoj. Arkivigite je 2011-02-04 per la retarkivo Wayback Machine [En:] Esperanto, oktobro 1968, p. 137.
  2. Pietrzak, Barbara: Amikeco trans limoj. [En:] Esperanto, februaro 2011, p. 27.
  3. Esperanto floras en Kabulo, Bulteno de la albana Esperanto-Instituto Arkivigite je 2015-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, nro 57, p. 14, februaro 2005 (PDF, 204 pj).
  4. Afgana Esperanto-Renkontiĝo (Festivalo) de Internacia Amikeco (AERIA), junio 2005, Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado,
  5. (eo, nl) Hungaromania, HorizonTaal, februaro 2018, p. 4 sur kiu troveblas ligoj al artikoloj en la hungara.
  6. Noto : ĝi estas ĵetkuba ludo klarigita kaj represita en la revuo de Esperanto 3000, februaro 1996.