Renkontiĝo por amikeco inter popoloj

La Renkontiĝo por amikeco inter loĝantaroj (itale Meeting per l'amicizia fra i popoli) estas ĉiujara multeventa katolika festivalo okazanta en Rimini, Italio por tuta semajno fine de aŭgusto kie kulturoj sin esprimas en kristana maniero kiu donas alian sencon al amikeco kaj homaj rilatoj[1]. La unua eldono okazis en 1980.

Renkontiĝo por amikeco inter popoloj
emblemo
perioda evento
Komenco 1980 vd
Lando(j) Italio vd
vdr

La renkontiĝo estas organizata de Komuneco kaj Liberigo, laika, katolika movado. Krom sep homoj kiuj laboras plentempe por ĝia planado, la festivalo estas tute muntata, administrata kaj malmuntata de ĉirkaŭ 4000 volontuloj (plejparte universitataj studentoj) venantaj el la tuta lando (Italio) kaj el dek aliaj landoj de la mondo.

Ĉiu jaro la renkontiĝo havas ĉeftemon, al kiu ĉiu evento celas rilati. Kelkaj temoj estis: paco kaj homaj rajtoj (1980), La Eŭropo de popoloj kaj kulturoj (1981), Homoj, semioj, robotoj (1983, Kreado, arto, ekonomio (1987), ktp. 

La festivalo estas unu el la plej ĉeestataj en la mondo al kiu partoprenas jare ĉirkaŭ 800 000 personoj el 20 landoj dum la lastaj eventoj. Pluraj eminentaj homoj el la kampoj de la scienco, kulturo, socio kaj politiko donas pli ol 100 prelegojn ĉe la renkontiĝo, inkluzive de ricevintoj de Nobelpremioj, religiaj aŭtoritatoj (la Papo partoprenis en 1982), pastroj kaj politikistoj (la itala ĉefministro partoprenis, Tony Blair kaj aliaj), verkistoj, muzikistoj.

Programo redakti

Krom prelegoj okazas dekojn da artaj prezentoj, ŝporteventoj, dancado, hejmecaj konversacioj kun homoj el la tuta mondo.

Referencoj redakti

  1. (angla) What is the Rimini meeting 2011[rompita ligilo] (kio estas la Rimini-renkontiĝo en 2011, video).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti