IFLC Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La IFLC estas la anglalingva akronimo por la Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo kiu ekde 2014 portas tiun novan nomon ĉar ĝi antaŭe estis pli konata kiel la Internacia Turka Lingva Olimpiado[1]. IFLC estas tutmonda festivalo kiu kunigas lingvon kaj kulturon kun arto[2]. IFLC funkcias kiel tegmenta organizaĵo el Turkio kiu kreis tiucele platformon en formo de festivalo por la tutmonda junularo kiu permesas kunhavigi ilian lingvan kaj kulturan heredaĵon kun siaj samtempuloj ĉirkaŭ la mondo. Tial la Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo estas ĉiujara festo kaj montrofenestro por la diverseco de lingvaj talentoj de tra la mondo. Ĝia misio estas antaŭenigi pacon, amon kaj kulturajn renkontojn tra la mondo pere de arto kaj muziko fare de junaj homoj inter 10 kaj 16-jaraĝaj el 140 landoj (2019). Iliaj kantoj, muziko, poezio-deklamado aŭ modernaj dancoj kombine kun kolorriĉaj folkloraj vestaĵoj formas odon al la kultura diverseco en la mondo en formo de kultura spektaklo al kiu ĉeestas miloj da spektantoj kaj kiun povas vidi eĉ milionojn da spektantoj pere de rektaj televidaj elsendoj en diversaj landoj[2].

IFLC Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo
organizaĵo
vdr

Historio redakti

La tutunua festivalo ekestis el la turka lingva olimpiado en la jaro 2003 kun nur 17 partoprenantaj landoj. Nuntempe ĝi atingis pli ol 1000 partoprenantojn el ĉ. 160 landoj[3], kiuj faras prezentojn en diversaj urboj en pli ol 20 landoj tra la mondo. La IFLC klopodas akceli esploradon, lernadon, kaj informinterŝanĝojn subtene al paco, amikeco kaj interkompreniĝo. Lernantoj provas rilati kun la vizitantoj kaj la hejmkomunumo partoprenante en sociaj, kulturaj kaj edukaj agadoj. Ili konstruas fortajn rilatojn kaj daŭran amikecon altigante esperojn por la monda paco kaj interligi naciojn kun universalaj homaj valoroj. Ĝia misio estas akceli pere de arto kaj muziko pacon, amon kaj kulturajn renkontiĝojn tra la mondo kie ne plu estu loko por nescio, malriĉeco, diskriminacio kaj rasismo[4]. La IFLC havas vizion pri monda paco kiu ĉiam restos grava ĉar ĝi fokusas sur internacia amikeco, la junularo, la estontaj generacioj[5].

Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo celas kunligi popolojn tra la mondo kun universalaj homaj valoroj. La festivalo okazas ĉiujare en pli ol 20 landoj de la mondo (Albanio, Aŭstralio, Barato, Belgio, Brazilo, Etiopio, Filipinoj, Francio, Germanio, Indonezio, Kazaĥio, Kirgizio, Latvio, Maroko, Moldavio, Mongolio, Mozambiko, Nederlando, Nepalo, Pakistano, Rumanio, Senegalio, Sud-Afriko, Tajlando, Tanzanio, Usono ...) [2].

Unueco en diverseco redakti

"Neniu kulturo aŭ identeco estas supera al alia kaj ĉiu lingvo kaj kulturo estas parto de la monda heredaĵo" rimarkis Gianni Pitella, prezidanto de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj, post vizito de partoprenantoj de la festivalo en Bruselo (2015) al la Eŭropa Parlamento (EP) [1].

En letero al BELTUD, kiu organizis viziton al la Eŭropa Parlamento (EP) por la partoprenantaj infanoj, ankaŭ Martin Schulz, iama prezidanto de la EP, esprimis sian fortan aprezon por la festivalo, ĉar ĝi ne nur peras ankaŭ kernajn eŭropajn valorojn de dialogo, toleremo kaj diverseco, sed ankaŭ incitas al la reciproka respekto de ĉies lingvo kaj kulturo[1].

Li emfazis ankaŭ ke estas gravega prezenti la ideojn de unueco kaj interkultura dialogo inter junaj generacioj en alloga maniero[1]. Meze de tempoj en kiuj malbonaj novaĵoj afliktas landojn per perforto, konflikto kaj milito, la Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo (IFLC) ofertas semojn de espero per celebrado de interkultura dialogo kaj de la la riĉeco de lingva kaj kultura diverseco[3].

Kritiko redakti

La unuaj 11 eldonoj de la festivalo (sub la turka lingva olimpiado) okazis en Turkio sed pro enlandaj problemoj rilate al la ŝtata sinteno vidalvide de la organizanta organizaĵo (Türkçeder, internacia asocio por la turka lingvo kaj edukado), ĝia okazigo ne plu estas bonvena en Turkio mem[6]. Tial la organiza komitato decidis organizi ĝin ekde 2014 en aliaj landoj ekster Turkio sub la nomo Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo[7] en kunlaboro kun pluraj lokaj organizaĵoj kiel ekzemple Dialogu Nams (latva por Dialogo Domo) en Latvio, NRO kiu ankaŭ volas disvastigi interkulturan komunikadon kaj dialogon, socian koheron, amikecon kaj respekton por diverseco inter reprezentantoj de diversaj nacioj, kulturoj, sociaj grupoj kaj kredoj[8]. Iuj artikoloj referencas al unu el la kantoj dum festivalo kiu nomiĝas "Universala Paco" kaj kiu estas inspirita de poemo de Fetullah Gülen[6], kiu revigas de nova mondo de paco kaj toleremo en kiu eblas esti geamikoj malgraŭ ĉiuj diferencoj[9].

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Oficiala retejo de la IFLC : http://www.intflc.org

(en) Filmeto pri la interkultura aspekto de la IFLC

(fr) Filmeto (gazetara konferenco en Senegalio)

(tj) Filmeto (bildoj el diversaj landoj)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (angla) ‘IFLC children will bring more and better democracy to the world’ (IFLC infanaro alportos pli kaj pli bonan demokration al la mondo), konsultite la 3-an aprilo 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 (franca, nederlanda) Belgio bonvenigas 350 gejunulojn el la tuta mondo por festparado de la 13-a internacia lingvo- kaj kulturo-festivalo Arkivigite je 2017-04-04 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  3. 3,0 3,1 (angla) International Festival of Language and Culture, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  4. (angla) International Festival of Language en Culture (Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo), konsultita la 3-an aprilo 2017.
  5. (angla) press release about the 14th Annual International Festival of Language and Culture Thailand Gala Arkivigite je 2017-04-04 per la retarkivo Wayback Machine (gazetara komuniko pri la 14a jara internacia festivalo de lingvo kaj kulturo en Tajlando, la 13-an februaro 2013, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  6. 6,0 6,1 (angla) Mike Collier, Special Report: Riga's mysterious festival for world peace (speciala raporto : la mistera festivalo por monda paco en Riga), eng.lsm.lv, 20-a aprilo 2016, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  7. (angla) Students celebrate cultural heritage at IFLC, 15-a junio 2015, This Day, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  8. (angla) Riga Hosts the 14th International Festival of Language and Culture Arkivigite je 2017-04-04 per la retarkivo Wayback Machine (Riga gastigas la 14-an internacian festivalon de lingvo kaj kulturo), Baltic News, 22-an aprilo 2016, konsultita la 3-an aprilo 2017.
  9. (angla) Dialog Nams, The 14th International Festival of Language and Culture: Impressions and Conclusions Arkivigite je 2017-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 3-an aprilo 2017.