Kvizo

konkurso pri scioj
(Alidirektita el Lingvokvizoj)

Kvizo estas intelekta ludo, en kiu oni starigas demandojn al partoprenantoj kaj por ĉiu ĝusta respondo oni ricevas poentojn. Tiu, kiu ricevis plej multe da poentoj, gajnas la ĉefan premion. En kelkaj ludoj oni proponas kelkajn variantojn de respondoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ekzemple Kiel fariĝi milionulo?), en aliaj oni devas simple respondi (ekzemple Kio? Kie? Kiam?). En kelkaj ludoj (ekz. Jeopardy->Propra Ludo, la rusa varianto) oni aŭdas respondon kaj devas starigi korektan demandon al ĝi.

Kvizospektaklo je la nederlanda televido (Ambaŭflanke la kandidatoj, kvizestro en la mezo)

Tiuj intelektaj ludoj fariĝis tre popularaj en televido, kelkaj moderatoroj, kiuj gvidas tiujn elsendojn, fariĝis tre popularaj en siaj landoj.

Kvizoj kaj prilingvaj ludoj redakti

Esperanto-parolantoj emas kelkfoje organizi lingvajn kvizojn kiel ekzemple dum Eŭropa Junulara Evento en Strasburgo[1] [2] aŭ dum Arkones[3] kaj LingvaFest'[4]. Vidu ankaŭ Interkulturaj ludoj kaj kvizoj.

Kvizoj rilate al Esperanto redakti

  1. Esperanto-kvizo celas per ludo de demandoj kaj respondoj amuzi kaj samtempe kleigi homojn pri Esperanto, ĉefe pri ĝiaj kulturo kaj historio, aldone proponante kulturajn premiojn[5].
  2. LinguaPolis Esperanto: Per vizito al "Esperantopolo" vizitantoj ekrilatas al parolantoj de aliaj lingvoj, ekkonas diversajn kulturojn kaj tradiciojn, tiel fariĝantaj sennacianoj, kosmopolitoj. La elprintebla ludo en PDF-formato, la cifereca versio ludebla en Google Jamboard, la sonregistraĵoj en Esperanto, disponeblos en la retejo de LinguaPolis Esperanto[6][7].  
  1. La Portalo Bona Volo faris kvizon (demandaron) pri la historio de Esperanto.
  2. Kvizo (en la angla) pri Esperanto sur la retejo de la eldonejo Berlitz.

Kvizo rilate al Vikipedio redakti

  1. Dum la 62a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en la jaro 2014 okazis lingva kvizo en rilato al lingvoj en Vikipedio [8].

Kvizo rilate al lingvoj kaj lingvistiko redakti

  1. La nederlanda firmao Taalstudio (lingvostudio) diskonigis inter 2007-2015 kvizon en rilato al lingvoj kaj lingvistiko.[9]
  2. Dum la oficiala lanĉo de la projekto 'Stemmen van Afrika' (voĉoj de Afriko) dum la nederlanda lingvofestivalo Drongo en 2013, la vizitantoj povis fari kvizon pri afrikaj lingvoj.[10]
  3. Similan kvizon pri eŭropaj lingvoj ofertas la Eŭropa Komisiono en 38 lingvoj[11]
  4. Dum la Polyglot Conference 2018 poliglotoj ludis jenajn lingvoludojn[12]: Famililinguo (12 Eŭropaj lingvoj + Esperanto) Latinolinguo (19 latinidaj lingvoj, inkluzive de la itala, rumana, portugala, franca, hispana, itala, siciliana, korsika, kataluna). Délirolinguo (12 lingvoj inkluzive de la hinda, araba, japana, mandarena, rusa kaj turka).

Helpiloj por mem krei kvizon redakti

  1. Sporcle estas populara retejo por ludi kaj mem fari kaj proponi diversajn kvizojn. Ekzistas tie ankaŭ kvizo rilate al lingvoj.
  2. «QuizUp» estas poŝtelefona kaj reteja kviza ludo en 6 lingvoj, kaj ankaŭ socia retejo. Eblas mem krei kvizojn en ĝia retejo.[13]

Kvizoj por diveni alfabetojn aŭ lingvojn en kantoj redakti

  1. Language Squad, la plej granda ludo por identigi kaj diveni alfabeton aŭ parolatan lingvon.
  2. Eblas kvizi nuntempe pere de komputilaj ludoj kaj pere de apoj por saĝtelefonoj.
  3. Lingva kvizo LanguageGuesser [14][15][16] estas ludo (ludebla en la angla, germana aŭ la franca) por testi viajn sciojn pri lingvoj en muzikfilmetoj. Inter la 50 elekteblaj lingvoj estas la albana, araba, armena, azera, bengala, bosna, bulgara, kataluna, ĉina, kroata, ĉeĥa, dana, nederlanda, angla, estona, filipina, finna, franca, germana, greka, hebrea, hungara, islanda, indonezia, Itala, japana, kazaĥa, korea, latva, litova, malaja, norvega, persa, pola, portugala, panĝaba, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, hispana, sveda, taja, turka, ukraina, vjetnama kaj zulua, sed ankaŭ en urduo kaj afrikanso (ĝis nun ankoraŭ ne en esperanto).
  4. Kvizo pri lingvoj] kun tekstoj kaj kantoj, ludebla en la angla, la franca kaj Esperanto.
  5. «The great language game» (la lingvoludego) estas alia reteja kvizo pri multaj lingvoj de la mondo kaj provi rekoni ilin aŭskultante ilian sonon.[17]. Tiu kvizo tamen ne plu ekzistas, sed LingYourLanguage[rompita ligilo] faras la samon[18].

Eksteraj ligiloj redakti

Esperanto-kvizo ĉefe pri la historio kaj kulturo de Esperanto

Lingvokvizo en 27 lingvoj sur ikso.net

Lingva kvizo de Lingva Prismo : http://www.lingvo.info/kvizo/index.php ?lingvo=eo Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eŭropa Komisiono, Lingva kivzo subtene al lingvolernado kaj lingva diverseco (22 lingvoj)

Sporcle angle

The great language game Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine (la lingvoludego) angle

QuizUp Arkivigite je 2014-04-04 per la retarkivo Wayback Machine angle, hispane, germane, portugale, france

Vidu ankaŭ redakti

Lingva festivalo

Kahoot!

QuizUp

Referencoj redakti

  1. Alberto Vitale, TEJO-anoj en Strasburgo, Esperanto, Nr 6, 2016, p.139
  2. Lingva kvizo por EYE 2016 Arkivigite je 2016-08-26 per la retarkivo Wayback Machine kaj poste reuzebla
  3. ARKONES Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2009
  4. LingvaFest' Bratislavo, programo 2018.
  5. (eo) Fernando Maia Jr., Esperanto-kvizo, Revuo Esperanto, n-ro 1363 (12àn decembro 2021.
  6. (eo,en) Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, ESF Connect, la 22-an de novembro 2021, alirite la 19-an de januaro 2022.
  7. (eo) Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, (PEF), paĝoj 6-10, Informilo por Interlingvistoj n-ro 118 (1/2022)
  8. Invito al Vikipedio per kvizo[1]
  9. De Talenquiz – de maandelijkse quiz over taal en taalkunde (La lingvokvizo - monata kvizo pri lingvo kaj lingvistiko)
  10. (nederlanda) Project Stemmen van Afrika Arkivigite je 2016-09-16 per la retarkivo Wayback Machine (projekto Voĉoj de Afriko)
  11. Lingva kvizo en 38 lingvoj
  12. Speakers & Agenda Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, Polyglot Conference 2018
  13. Vidu la vikipedian artikolon QuizUp
  14. Malkovru la retan Esperanton - kvinan parton : la ludoj, 13/10/2007 (konsultita 25a aŭgusto 2016)
  15. Mystery Languages 1 , 2, 3, 4, 5
  16. Noto : bona apo por lerni identigi iun lingvon estas la apo uTalk (nur por i/mac), kiu prezentas dekojn da lingvojn i.a. ankaŭ en Esperanto. Evildeo Video-recenzo pri uTalk, sed ankaŭ Eurotalk (same ofertas kurson de Esperanto) estas bona elekto se vi uzas Windows.
  17. (angla) The great language game Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine (la lingvoludego). Konsultita 25an aŭgusto 2016.
  18. (fr) Quiz de langues, Apprenti polyglote