Arkones

Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznano, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en septembro. En 2014 okazis la 30-a (jubilea) Arkones.[1]

Arkones 2008, diskutrondo

Organizado redakti

La aranĝo dum longa tempo okazis en la lernejo Łejery (Poznań, str. Brandstaettera 1), kaj ekde 2010 en la fervojista kulturdomo (Poznań, vojkruciĝo de str. Taylora kaj Al. Niepodległości).

La programeroj ĉiam komenciĝas vendrede posttagmeze kaj finiĝas dimanĉe posttagmeze.

Ĉefa organizanto ĝis 2017 estis Paweł Janowczyk, kiu mortis komence de 2018. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski.

Referencoj redakti

  1. Halina Gorecka. XXX ARKONES 2014 - ARKONES: 30 estas jubileo!. Arkones. Alirita 2016-01-01.

Eksteraj ligiloj redakti