Tobiasz Kaźmierski

pola esperantisto

Tobiasz KAŹMIERSKI (naskiĝis la 6-an de decembro 1983 en Poznano) estas pola esperantisto. Li studis sociologion en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj spertiĝis ankaŭ pri merkatado kaj vendado. Li interalie estis respondeculo pri la vespera programo de la 61-a IJK en Zakopane en 2005. En 2003 li fondis kun kelkaj amikoj la junularan klubon E-SENCO, kiu en 2007 transformiĝis en kultur-socian asocion kun Kaźmierski kiel unu el la vicprezidantoj. Li partoprenis ankaŭ en la reaktivigo de Pola Esperanto-Junularo, kies vicprezidanto li estis, kaj en la Ekonomia Forumo de Centra kaj Orienta Eŭropo en la pola urbo Krynica en 2007 kaj 2008, kie li helpis prizorgi informstandon pri Esperanto. Li dum multaj jaroj kunorganizis la Esperanto-aranĝon Arkones; en 2018 li gvidis la organizadon.

Tobiasz Kaźmierski
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1983 (1983-12-06) (40-jaraĝa)
en Pollando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kongresa asistanto ĉe UEA redakti

En la 1-a de decembro 2008 Tobias Kaźmierski fariĝis asistanto de la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA.[1] Tobiasz finis sian laboron ĉe UEA meze de 2017 [2].

Referencoj redakti