Esperanto-festotagoj

Esperanto-festotagoj estas tagoj gravaj en la esperanto-kulturo, ĉar ili estas datrevenoj de gravaj eventoj aŭ estas starigitaj de aliaj movadoj kaj institucioj sed proksimaj al la celoj de la esperanto-movado kaj tial gravaj por ĝi. La plej festata de ili sendube estas la Zamenhofa tago (15-a de decembro), dum la aliaj ofte pasas sen atento de la plejmultaj esperantistoj, kvankam ofte oni profitas la okazon kaj koncentras esperanto-varbadon ĝuste ĉirkaŭ tiuj tagoj.

Festoj proponataj de UEARedakti

Proponoj de la aktuala estraro de Universala Esperanto-Asocio (2013-) pri festendaj tagoj, publikigitaj en artikolo de estrarano Stefano Keller, aperinta en la revuo Esperanto, januaro 2014: Agade, celebrante - Ek al nova jaro.

Fine de la jaro 2010, gvidantoj de la Universala Esperanto-Asocio, interalie Renato Corsetti kaj la estraranino pri informado Barbara Pietrzak, preparis kiel helpilon por varbada kaj informa esperanto-agado jenan "esperantistan kalendaron":[1][2]

Festoj deklaritaj de la Esperanta CivitoRedakti

La Esperanta Civito en sia konstitucio rekonas jenajn 4 tagojn kiel siajn oficialajn festotagojn:[3]

  1. la 14-a de aprilo, "Memortago de ĉiuj Pioniroj" (mortotago de L. Zamenhof, 1917)
  2. la 2-a de junio, "Tago de la Esperanta Lingvo" (unua cenzura permeso por la publikigo de la Unua Libro, 1887)[4]
  3. la 10-a de aŭgusto, "Tago de la Esperanta Civito" (Pakto por la Esperanta Civito, 1998)
  4. la 15-a de decembro, "Tago de la Esperanta Kulturo" (Naskiĝtago de L. Zamenhof, 1859)

La esperantistaro ofte festas la Unuan Libron la 26-an de julio, pro miskalkulo, bazita sur la dato de la Bileto por ellaso (la dua cenzura permeso, ne plu pri la preso, sed pri la surmerkatigo). Efektive tiu estus pli frua je kelkaj tagoj. Pro la kontesto, la Esperanta Civito decidis favore al la 2-a de junio, la sola tute certa dato, kiel Tago de la Lingvo. Estas rimarkinde ke tiu ĉi dato kaj la du zamenhofaj ĉiam koincidas laŭ la tago de la semajno.

Nur la Esperantaj Civitanoj festas la 10-an de aŭgusto, ĉar tiam en 1998 estis lanĉita la Pakto por la Esperanta Civito, kiun ili konsideras la tagon postan al la gravaj decidoj de Bulonjo. Estas rimarkinde ke Lazaro Ludoviko kaj Klara Zamenhof geedziĝis la 9-an de aŭgusto 1887.

Aliaj Esperanto-memortagojRedakti

Aliaj tagoj festataj de esperantistojRedakti

Laŭ la politikaj aŭ religiaj konvinkoj, ankaŭ aliaj datoj estas festataj (ekzemple la 1-a de majo en la Laborista Esperanto-movado), sed ne temas pri specife Esperantaj festotagoj.

Tagoj ligitaj al EsperantoRedakti

En la mondo ekzistas multaj diversaj internaciaj memor- kaj festotagoj - kelkaj havas apartan ligon al Esperanto:

Historia trarigardoRedakti

Jam en la 1920-aj jaroj, laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Baghy kaj Nekrasov) la 15-a de decembroZamenhofa Tago (naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1859) estis tradicie elektita kiel Esperanto-Librotago. Dum tiu aŭ proksima tago, sojle al la Kristnaska ferio, la esperantistaro havas siajn klubajn julfestojn, interŝanĝas donacojn (prefere Esperanto-librojn) kaj bondezirojn, foje kunvenas pro seminario pri Zamenhofoj. Por la Esperanta Civito ĝi estas laŭ ties konstitucio la Tago de la Esperanto-kulturo. Malpli gravaj estas la aliaj datrevenoj, kiuj fariĝis Esperantaj festo- aŭ memortagoj.

Pro la forpaso de Zamenhof (1917) la 14-a de aprilo fariĝis memortago (ĉe la Civito: "Tago de ĉiuj pioniroj"). Estas rimarkinde, ke ofte en aprilo naskiĝis novaj iniciatoj, ekzemple UEA (1908) kaj Heroldo de Esperanto (kies unua numero aperis la 14-an de aprilo 1920).

La historio de la lingvo registras du pliajn datojn: la 2-an de junio 1887 la rusa cenzuro permesis la eldonon de la Unua Libro (tiu dato, la 21-a de majo laŭ la Julia kalendaro, aperas dorse de la frontispico), kaj la 9an de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis aprobitaj la Fundamento, la starigo de la Lingva Komitato kaj la flago (pri la himno la unua UK prokrastis la decidon, sed per si mem venkis la melodio de Félicien Menu de Ménil).

Proponoj de Zamenhof: La "Sankta Tago" ktp.Redakti

Zamenhof proponis la 5-an de Aŭgusto, la tagon de la malfermo de la Unua Kongreso Esperantista 1905, kiel festotagon. Zamenhof diris: "Sankta estas por ni la hodiaŭa tago." En letero publikigita en 1906 (OV V n-ro 24) li skribis pri la propono elekti festotagon por la esperantistoj: "La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:

a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista,

b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;

c) aŭ la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de Decembro); [dum amikoj de Zamenhof festis lian naskiĝdatrevenon]

ĉ) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj."

ReferencojRedakti

  1. Corsetti, Renato: Revenis temo: E-ista Kalendaro_kiom da tagoj ni havu por agado kaj a en la dissendolisto "komitato-de-uea"[rompita ligilo]
  2. Pietrzak, Barbara: La Informa Jaro 2001. Revuo Esperanto januaro 2011 (n-ro 1243), paĝo 6.
  3. Esperanta Civito: Konstitucio - Art. 8 - Himno kaj festotagoj
  4. (eo) Ne la 26-an de Julio, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 2323, aŭgusto 2021.
  5. Ulrich Lins. La danĝera lingvo. Moskvo, 1990, p. 557
  6. Google Translate Blog
  7. Ulrich Lins. Die gefährliche Sprache. Gerlingen, 1988, p. 104; Ulrich Lins. La danĝera lingvo. Moskvo, 1990, p. 112
  8. Novaĵo de EsperantoLand 21-a de jan. 2002, rigardita 12-a de jan. 2013
  9. Ĉina Radio sendas el Albanio, en Esperantoland
  10. Osmo Buller laŭ retlisto Landa Agado[rompita ligilo]