Monda Tago de Turismo
Monda Tago de Turismo (angle: World Tourism Day, WTD) – festo de turismo ĉiujare celebrata la 27-an de septembro, fiksita de Monda Organizaĵo pri Turismo de Unuiĝintaj Nacioj en 1979.
Historio
redaktiLa unua solenado okazis en 1980 sub la slogano "Tourism's contribution to the preservation of cultural heritage and to peace and mutual understanding" (Kontribuo de turismo por konservi kulturan heredaĵon, pacon kaj reciprokan komprenon).
Celo de tiu ĉi tago estas altigi konscion pri rolo de turismo en internacia socio kaj montri kiel ĝi influas al kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj valoroj en la tuta mondo. La slogano en 2017 estas "responsa turismo".
Dum la 12-a sesio en Istanbulo en Turkio, oktobre 1997, Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis elekti landon entreprenatan ĉiujare agadon kiel partnero dum organizado de la Monda Tago de Turismo.
Dum la 15-a sesio en Pekino, oktobre 2003, la Asembleo decidis ke gastiganto de ĉefaj solenaĵoj ĉiujare estu ŝtato de alia kontinento.
- 2006 – Eŭropo,
- 2007 – Suda Azio,
- 2008 – ambaŭ Amerikoj,
- 2009 – Afriko,
- 2011 – Proksima Oriento.
Bibliografio
redakti- World Tourism Day sur ofica paĝo de UN
- World Tourism Day 2011 Arkivigite je 2012-10-01 per la retarkivo Wayback Machine sur paĝo de UNWTO
Vidu ankaŭ
redakti- Esperantotur de Andrzej Grzębowski
- Turismo per Esperanto
- Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Centro de Konstanta Edukado en Bydgoszcz - Klerigejo de la Internacia Akademio de la Sciencoj