Andrzej Grzębowski

Andrzej Grzębowski, kromnomata Andreo (naskiĝis la 18-an de novembro 1942 en Bydgoszcz, mortis la 4-an de aŭgusto 2014 en Bonaero[1]) estis magistro, pola esperantisto, honora membro de Pola Esperanto-Asocio, posedanto de la per-esperanta turisma agentejo Esperantotur (kaj ties altlernejo Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo) kaj de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio" en Bydgoszcz.

Andrzej Grzębowski
Persona informo
Naskiĝo 18-a de novembro 1942
en Bydgoszcz, Pollando
Morto 4-a de aŭgusto 2014
en Bonaero
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanto-agado redakti

Li komencis aktivi en Pola Esperanto-Junularo kiel estrarano pri turismo (19651966), poste iĝis vicprezidanto (19661997) kaj prezidanto (19671970). En 1972 li komencis gvidi la filion de PEA en Bydgoszcz. Jam antaŭe li estis komitatano de TEJO kaj ekde la 1970-aj jaroj li longtempe deĵoris kiel komitatano de UEA. Kun sia turisma agentejo Esperantotur, krom turisme priservi esperantistojn ekz. dum la 72-a UK en Varsovio, li organizis turismajn vojaĝojn ankaŭ por neesperantistoj kaj mem vizitis pli ol 100 landojn de la mondo. Iam li estis ankaŭ vicprezidanto de la ĉefa estraro de PEA kaj prezidanto de internacia asocio "Monda Turismo". Li verkis kelkajn Esperanto-publikaĵojn.

Post la apero de retpoŝto li ekuzis ĝin por vasta informado pri siaj aktivecoj, inkluzive dissendadon de komercaj proponoj, pro kio kelkaj nomis lin la unua Esperantlingva spamisto.

La 17-n de oktobro 2012 li aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato organizita de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[2].

Kleriga agado redakti

Grzębowski estis adjunkto de AIS San Marino kaj en la jaroj 1999 kaj 2001 organizis ties studadsesiojn SUS 20 kaj SUS 24. La studentojn de sia turisma-kultura studejo li instigis kompletigi siajn studojn per bakalaŭriĝo ĉe AIS.

Familio redakti

Lia litovdevena edzino Regina, kiu supervivis lin, helpadis al li en la realigo de liaj ideoj.

Morto redakti

Li mortis neatendite pro korinfarkto dum dormo en Bonaero en Argentino, post partopreno en la tie okazinta 99-a UK. La entombigo okazis en Bydgoszcz.[3][4]

Referencoj redakti

  1. Pola Retradio informis la 8-an de aŭgusto, ke li mortis "en la lastaj momentoj de la [Universala] Kongreso" kaj ke pro insisto de la familio oni "ne tuj sciigis ĝin".
  2. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  3. Forpaso de eksa komitatano. Arkivita el la originalo je 2014-08-12. Alirita 2014-08-08.
  4. E_elsendo el la 08.08.2014 – Pola Retradio en Esperanto

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti