Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Unesko Rezolucio 23C/11.11 estas rezolucio pri Esperanto, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko dum ĝia 23-a sesio en Sofio, Bulgario, en la jaro 1985. Tiu Unesko-rezolucio estas la dua. Pri la unua, iru al UNESKO-Rezolucio_IV.1.4.422_de_Montevideo_pri_Esperanto_1954

Tibor Sekelj en 1983

Okaze de la veninta centjariĝo de Esperanto, la ĉefa aganto de tiu sukceso estis Tibor Sekelj. Nome de UEA li renkontiĝis kaj diskutis kun plurdeko da ŝtatprezidantoj, ministroj kaj diversnivelaj diplomatoj dum siaj 4 partoprenoj en UNESKO-konferencoj kaj plej multe en 1984 kaj 1985. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Sofio, kaj kunlabori kun aliaj esperantistoj por persvadi registarojn de Ĉinio, Bulgario, Hungario, Pollando, San Marino kaj Kostariko subteni la rezolucion, vizitante dum kelkaj monatoj ambasadojn de tiuj ses aliaj landoj. Li sukcesis konvinki ilin, ke ili proponu al siaj registaroj, ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por jese voĉdoni pri la rezolucio, kiu efektive estis akceptita.


Meissa BEYE estis konsilanto de UNESKO en Sofio en 1985. Dekstre Mireille Grosjean

En la jaro 2012 okaze de kurso kaj ekzamensesio en Rufisko, Senegalo, la partoprenantoj povis ekkoni kaj aŭskulti Sinjoron Meissa BEYE, emeritan edukan inspektoron kaj vicurbestron de Rufisko, kiu laboris ĉe UNESCO de 1981 ĝis 1986 kiel fakulo kaj konsilanto. Sabate la 29an de decembro 2012 li partoprenis la solenan inaŭguron de la sesio en Rufisko. Sinjoro BEYE klarigis, ke li partoprenis la momenton de la dua rezolucio de UNESCO favore al Esperanto en Bulgario en la jaro 1985. Li diris, ke li ne rekte verkis ĝin aŭ kontribuis al tiu subtena oficiala paŝo, tamen li sekvis la tutan aferon kaj kompreneble rilatis kun Tibor Sekelj, kiu antaŭe kaj surloke agadis efike celante al akcepto de tiu rezolucio. Pro tio Sinjoro Beye bonege konas Esperanton kaj ĝojis ĉeesti gravan eventon en sia urbo. Parolante pri Esperanto li nomis ĝin « ponto de espero kaj de humaneco » kaj « lingvo de lumo ». Li lanĉis la ideon, ke diversaj verkoj de la senegala literaturo estu tradukotaj al Esperanto. (Laŭ raporto de Mireille Grosjean, kiu ĉeestis)


TekstoRedakti

Jen traduko[1] de la rezolucio, kies tekstoj en la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis eldonitaj en la Registro de la Ĝenerala Konferenco[2]:

 
 11.11 Festado de la Centjariĝo de Esperanto

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konsciante pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto;

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. 

ReferencojRedakti