Esperanto 3000[1] (ĝis la jaro 1999 nomata Esperanto 2000) estas esperanto-klubo en Leuven (Flandrio, Belgio). Ĝi estis fondita en la 3-a de majo 1979 kaj jam frue, en 1982, ekorganizis en la urbo kune kun FLEJA la 38-an Internacian Junularan Kongreson. Al konstanta agado de la klubo apartenas organizado de kunvenoj ("Vesperoj 3000"), kursoj de esperanto (ĉeestaj, distancaj), aperigado de propra revuo, funkciigado de libroservo, biblioteko, dujara tutlanda festado de la Semajno de Internacia Amikeco kaj okaza eldonado de libroj. En februaro 2008 aldoniĝis dujara Lingva Festivalo. Pro la sukceso, estis decidite organizi ĝin denove ĉiun neparan jaron. La dua Lingva Festivalo okazis en februaro 2009, kaj en 2013 okazis la kvara. Ekde 2016 ĝi okazas laŭ alia formo.

Esperanto 3000
Emblemo de Esperanto 3000
Lando  Belgio
Sidejo Loveno
membro de Flandra Esperanto-Ligo
vdr

Bildaro

redakti
  1. 3000 estas la urba poŝtkodo de Loveno.

Eksteraj ligiloj

redakti