Irkutsko
Irkutsko (ruse Иркутск) estas urbo en Rusio ĉefurbo de Irkutska provinco. Irkutsko estas ekonomia, kultura kaj scienca centro de Orienta Siberio.
Irkutsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
ruse Иркутск | |||||
Urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo, urbego [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Иркутск | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Irkutska provinco | ||||
Rivero | Angara | ||||
Supermara alteco | 440 m | ||||
Koordinatoj | 52° 17′ N, 104° 18′ O (mapo)52.283333333333104.3 | ||||
Akvokolektejo | 277 km² (27 700 ha) [+] | ||||
Areo | 304,06 km² (30 406 ha) | ||||
Loĝantaro | 612 973 (2014) | ||||
Denseco | 2 016,36 loĝ./km² | ||||
Estiĝo | 1661 | ||||
Ĉefulo | Viktor Kondraŝov (Виктор Кондрашов) | ||||
Horzono | IRKT (UTC+8 (MSK+5)) | ||||
- somera tempo | IRKT (UTC+9) | ||||
Poŝtkodo | 664xxx | ||||
Tel. prefikso | +7 3952 | ||||
|
|||||
|
|||||
Vikimedia Komunejo: Irkutsk | |||||
Statistiko: www.gks.ru | |||||
Retpaĝaro: www.admirk.ru | |||||
Demonimo: Irkutskano | |||||
Geografio
redaktiKodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 25401.
La interurba telefona kodo estas 3952, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La urbo estas ĉe enenfluo rivero Irkut (Иркут) en riveron Angara (Ангара).
Historio
redaktiJare 1652 rusia esplorvojaĝisto Ivan Poĥabov fondis Irkutskan vintrejon (fortikaĵon). En kelkaj jaroj la vintrejo pligrandiĝis kaj post la jaro 1668 tie estiĝis vilaĝo. Jare 1686 Irkutsko akiris la statuson de urbo. En la 17-a jarcento Irkutsko funkciis kiel komerca centro por komercado kun Ĉinio. Komence de la 19-a jarcento la urbo estis fama pro la plej grandaj foiroj en Siberio. Ĝis la 1840-aj jaroj Irkutsko funkciis ankaŭ kiel centro por or-mina industrio. Jare 1889 tra la urbo estis kondukita Transsiberia fervojo.
En jaro 1959 la urbo havis 366 mil loĝantojn.
Vidindaĵoj
redaktiLa urbo vizitindas plejparte pro sia proksimeco al la mondfama lago Bajkal, la plej profunda (1,7 km) kaj purakva lago en la mondo. Ĝi atingeblas el la urbo multvoje kaj diversmaniere. La minimume longa itinero estas viziti la vilaĝon Listvjanka, kiu situas apud la elfluo de la rivero Angara el Bajkalo.
Glitpilkado estas la plej granda sporto.[1]
Servoj
redaktiFonto
redaktiPolunina N.M., Korobov S.A., Sutton J.M., Korobova G.W. Her Majesty - Queen of Siberia // Publishers Korobov. — Irkutsk, 2008.