Pavol Országh Hviezdoslav

slovaka poeto kaj politikisto
(Alidirektita el Hviezdoslav)

Pavol Országh Hviezdoslav (propranome Pavol Országh, pseŭdonomoj Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo k.a.) naskiĝinta la 2-an de februaro 1849 en Vyšný Kubín kaj mortinta la 8-an de novembro 1921 en Dolný Kubín) estis slovaka poeto, verkisto, dramisto kaj tradukisto, unu el gvidantaj personecoj de la slovaka literaturo kaj la slovaka kulturo entute.

Pavol Országh Hviezdoslav
Persona informo
Pavol Országh Hviezdoslav
Naskonomo Pavol Országh
Naskiĝo 2-a de februaro 1849
en Vyšný Kubín, Slovakio, Hungara reĝlando
Morto 8-a de novembro 1921
en Ĉeĥoslovakio Dolný Kubín, Slovakio, Ĉeĥoslovakio
Tombo Dolný Kubín vd
Nacieco slovako
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Jurista akademio en Prešov
Familio
Edz(in)o Ilona Nováková
Infanoj Jaroslav kaj Sidónia - adoptitaj
Profesio
Alia nomo Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo
Okupo verkisto, poeto, dramisto
Aktiva dum 1882 - 1918
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Orava kiel la tria infano de malriĉa kamparano. Bazan klerecon li akiris en sia naskoloko, en Jasenová kaj en Leštiny. Kiel lernanto li havis tre bonajn studajn rezultojn kaj en la jaro 1862 li venis en gimnazion en hungara Miskolc. Ĉi tie li loĝis ĉe sia onklo - tajlorista majstro. Li ne iradis hejmen dum ferio, sed li restadis en Miskolc, kie li trastudis la tutan libroŝrankon de la onklo. Tiamaniere li ekŝatis poezion kaj verkojn de hungaraj poetoj. Post la morto de onklo en 1865 li revenas hejmen Slovakion kaj ekstudas en evangelia gimnazio en Kežmarok. Fininte la studadon en la gimnazio li transloĝiĝis ĝis Prešov, kie li studis en Jurista akademio. Dum la studado li laboris kiel redaktisto de studenta almanako Napred. Li finis la studadon en 1872 kaj komencis agadi kiel advokata koncipiento en urboj kiel Dolný Kubín, MartinSenica. En la jaro 1875 li plenumis advokatajn ekzamenojn kaj malfermis en la naska Orava memstaran advokatan praktikon. Ĉiujn siajn kreadjarojn li tiel travivis en Orava, kie li agadis ankaŭ kiel ano de juĝejo aŭ estro de filio de Tatrabanko. En 1876 li foriris ĝis Dolný Kubín, kie li fariĝis subjuĝisto, kaj en majo li edziĝis kun Ilona Nováková, filino de loka evangelia senioro. Ilia geedzeco estis seninfana, sed kiam en la jaro 1887 mortis lia patrino, en la jaro 1888 lia patro kaj je unu jaro pli poste ankaŭ lia frato Mikuláš, li decidiĝis kun la edzino, ke ili adoptos ambaŭ infanojn de Mikuláš, Jaroslav kaj Sidónia.

En majo de 1918 li gvidis en Slovakio delegitaron dum festotagoj de la 50-a datreveno de estiĝo de Nacia Teatro en Prago. En sian prelegon li enmetis aludon de ebla proksima kunvivo de slovakoj kaj ĉeĥoj. Tial fine de la sama jaro li entuziasme bonvenigis estiĝon de Ĉeĥoslovakio kaj per ĝi ankaŭ formiĝo de realaj perspektivoj por libera evoluo de la slovaka nacia vivo. Mallongtempe post tio en 1921 komencis rapide malboniĝi lia sanstato, kaj post kuracado en Prago kaj Luhačovice li fine mortis en Dolný Kubín, kie li estas ankaŭ sepultita.

 
Estas nomitaj post li stratoj

Verkaro redakti

Lirikaj cikloj redakti

Poemaj kolektaroj kaj cetera poezio redakti

  • 1868 - Básnické prviesenky Jozefa Zbranského
  • 1879 - Ilona Žltovlas
  • 1880 - Krb a vatra (nur manuskripto, la kolektaro ne aperis)
  • 1888 - Čierny rok
  • 1888 - Mlyn v Tatrách
  • 1889 - Na obnôcke
  • 1890 - V žatvu
  • 1891 - Poludienok
  • 1892 - Večera
  • 1909 / 1911 - Dozvuky

Epikaj verkoj redakti

Dramoj redakti

Literaturo pri Hviezdoslav redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Aperis en Esperanto redakti