Geraldo Mattos

brazila filologo kaj Esperanto-poeto

Geraldo MATTOS Gomes dos Santos [ĵeraŭdu matus] (naskiĝis la 28-an de junio 1931 en Terezopolo, ŝtato Rio-de-Ĵanejro[1], mortis la 23-an de marto 2014 en Kuritibo) estis brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Geraldo Mattos
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1931 (1931-06-28)
en Teresópolis
Morto 23-an de marto 2014 (2014-03-23) (82-jaraĝa)
en Kuritibo
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1947–)
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Profesia vivo

redakti

Mattos diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj (trobadoraj poemoj) de la kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV-a jarcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965.

Li poste instruis en la Federacia Universitato de Paranao kaj la Militista Kolegio, ambaŭ en la urbo Kuritibo dum 30 jaroj, krome laboris kiel instruisto por la Ministerio pri Laboro dum 40 jaroj ĝis emeritiĝo. En la portugala lingvo li verkis pli ol tridek librojn pri la instruado de la portugala kaj pri lingvistiko.

Li estis gravulo en la Rozkruca movado.

Esperanta agado

redakti

Mattos fariĝis esperantisto en 1947. Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj estis ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007. Laŭ lia memprezento en la retejo de la Akademio, lia precipa celo estis:

 
 la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien 

.

Mattos estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo kaj redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de la magazino Monato ekde 1998.

Verkoj

redakti

Mattos eklernis Esperanton en 1947 kaj verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: dramon en versoj pri Zamenhof "La Tento de la Junulo" kaj "Ivan la Sesa", ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Pluaj verkoj estis "La Nigra Spartako", rakonto pri kaptado de negroj en la 17-a jarcento por la sklaveco, Arĉo, 109 sonetoj, persona liriko. Krome: Miniaturoj, japaneskaj poemetoj, poemaro Ritmoj de Vivo, KD Simbiozo (kun muzikestro Flávio Fonseca).

Li "laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro 'La Deveno' de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉis al la studo de la lingvo mem" (Akademia memprezento). Krome menciindas jenaj verkoj:

  • La tento de la junulo (1953)
  • Ivan la Sesa (1953)
  • La nigra Spartako (1955)
  • Miniaturoj (1959)
  • Arĉoj (1967)
  • Ritmoj de vivo (1968)
  • La libro de Adoro (1985)
  • La libro de Nejma (1985)
  • La servorajto / La sinmortigo (1997)
  • Barbaraj sonoj kaj sonetoj (2000)
  • La bona pineto (2008)

Li ankaŭ tradukis kelkaj verkojn en Esperanton:

La dua kampo, en kiu li realigis sin, estas esperantologio, al kiu li kontribuis plurajn fakajn kaj didaktikajn artikolojn kaj librojn:

  • AME – Aktuala metodo de Esperanto (1987)
  • La deveno de Esperanto (1987)
  • Apartaj mondoj: verboj kaj participoj (1999)
  • En la komenco estas la vorto (2000)
  • UEA – Utila ekzercaro akademia (2001)
  • Gramática completa do Esperanto (1987) portugale
  • La participo (2004)
  • La Esperanta vortokonsisto (2006)

Menciindas ankaŭ Centjara Esperanto: jubilea libro de Akademianoj (redaktanto).

Recenzoj

redakti

Pri La tento de la junulo

 
 Konkreta pruvo pri miaj supre diritaj vortoj, laŭde al la kompetenteco de la brazila esperantistaro, estas ĉi tiu plaĉa broŝuro, kun originala poemo de juna studento, kiu, kvankam nova verdstelo, tiel majstre posedas la lingvon, ke lia inspiro, dorlotata dela esperantaj muzoj, ĉarme fluas aŭ verve ŝprucas, prikantante la animajn konfliktojn de D-ro Zamenhof, kiam ankoraŭ li estis revema junulo... Antaŭ la daŭra periado de liaj elegantaj metaforoj, en ĉi tiu lia unua presita verketo, oni avidas koni la ceterajn anoncitajn juvelojn, kiuj konfirmos liajn meritojn de unuaranga trobadoro. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n055 (jul 1953)

Pri En la komenco estas la vorto

 
 Ĉi tiu verko estas frukto de lingvistikaj esploroj faritaj de la aŭtoro kaj de lia kolego, prof. d-ro Eurico Back, sub aŭspicioj de la Pontifika Katolika Universitato de Paranao, Brazilo, kaj libroforme aperintaj en ilia “Gramática Construtural da Lingua Portuguesa” (Konstruktura Gramatiko de la Portugala Lingvo” (1972).

Rimarkinte, ke la lingva teorio, kiun ili disvolvis pri la portugala lingvo, estas facile aplikebla al Esperanto, ĉar “la lingvaj procedoj kaj solvoj estis la samaj”, ili solvis la portugallingvan problemon unue interne de Esperanto kaj poste adaptis al la portugala”. En sia kutima originala stilo, kaj uzante modernajn rimedojn de la lingvo-scienco, la prezidanto de la Akademio de Esperanto gvidas nin tra la lingvaj procesoj de la Internacia Lingvo kaj montras, ke “la vorto estas simple unu el la lingvaj strukturoj, kaj la farado de vorto kun morfemoj estas absolute egala al la farado de lokucio kun vortoj (vorta aro), al la farado de sentenco kun lokucioj (lokucia aro) kaj al la farado de propozicio kun sentencoj (sentenca aro): la procedoj estas egalaj, kun la sola diferenco, ke la vorto estas strikte limigita en la nombro de siaj eblaj elementoj”. Post prezento de tipaj skemoj pri subordigo, la aŭtoro konkludas, ke “tio resumas la tutan teorion de vortfarado en Esperanto”. Kompreneble, ekster la resumo, en la korpo mem de la verko, li detale pritraktas temojn kiel Lingva artikulacio (Lingvaj strukturoj/ Nomaro kaj karakterizoj), Artikulacio de la vorto (Elementoj de la vorto/ Tipoj de vortfaroj), Sintaksaj Procedoj (Koĥero, superordigo, subordigo, derivado k.a.). Temas do pri libro por fakuloj, aŭ almenaŭ tre progresintaj studantoj sur la kampo de Lingvistiko. Por faciligi la komprenon de la enhavo de la libro, ŝajnas al mi konsilinda la antaŭa legado de la ĉapitro “Formação de palavras” (vortoformado), de “Gramática Completa do Esperanto” (Kompleta Gramatiko de Esperanto), de la sama aútoro, kaj de “La vortfarado”, pago 370 de “Plena Analiza Gramatiko de Esperanto”. Ĉe manko de tempo aú pacienco por pli longa esploro, oni almenaú konsultu la pli koncizan “Vortkonsisto, Vortfarado, Vortanalizo, Vortordo”, de Andre Cherpillod, (memeldono, 1996 — ĉe BEL-libroservo).

Tia altnivela, esence teknika verko, en kiu Geraldo Mattos aŭtoritate pritraktas polemikajn temojn pri la Esperanta lingvo-sistemo kaj foje kontraŭdiras la opinion de homoj kiel Waringhien kaj Kalocsay - tia libro ja meritas kaj certe havos detalan recenzon, sed tion povas fari nur vera esperantologo. 
— Floriano Pessoa. Brazila Esperantisto - Numero 314, Februaro (2001)

Pri Barbaraj sonoj kaj sonetoj

 
 Rejunigu vian animon legante ĉi tiun libron, ĉar, laŭ diris Geraldo Mattos: “...la animo de poeto juniĝas pli kaj pli, dum la korpo pli kaj pli oldiĝas. Kompreneble, la korpo de la lingvisto. 
— Brazila Esperantisto - Numero 322, Januaro ĝis Mar. 2003

Mattos kontribuis al Beletra Almanako n-ro 3 de septembro 2008 per la teksto "Amo ne murdas" en la rubriko "teatro". Tiu verko temas pri du krucitaj amaferoj kiam viro amindumas al virino, kies fianĉo konatiĝas kun lia fianĉino.[2]

Li kontribuis al Beletra Almanako n-ro 6 de oktobro 2009 per la eseo Lingvo kaj dialekto; elirante de la tezo ke Esperanto estas fakte du dialektoj, nome la zamenhofa aŭ fundamenta kaj la nuna kiu enhavas ankaŭ diversajn ŝanĝojn kiaj sencodevioj ĉe vortoj, skriberaroj kaj vorteraroj, nekonvena novismo, stranga verbigo, reguldevioj ĉe participoj ktp., por Mattos granda parto de la kulpo de tiu dialektigo, malreguligo kaj ŝanĝoj devenas el PIV kaj el proponoj de Johannes R. G. Isbrucker, kiu prezidis la Akademion de Esperanto inter 1937 kaj 1963.[3]

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Niaj verkistoj sin prezentas. En: Fonto jun. 1982, n-ro 21, p. 27 (kun foto).
  2. Geraldo Mattos, "Amo ne murdas", Beletra Almanako n-ro 3 Septembro 2008, paĝoj 126-154.
  3. Geraldo Mattos, "Lingo kaj dialekto", Beletra Almanako n-ro 6 Oktobro 2009, paĝoj 124-132.