La Bagasejo estas romano de José Américo de Almeida, tradukita de Geraldo Mattos kaj eldonita en Esperanto de Fonto el Ŝapekoo.

La Bagasejo
La Bagasejo
La Bagasejo
Aŭtoro José Américo de Almeida
Eldonjaro 1985
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 176
vdr

Enhavo

redakti

La verko estas rigardata kiel la unua "modernisma" romano en Brazilo. Estas en ĝi rakonto pri nomada familio kiu alvenas el seka regiono de Paraibo al sukerkana bieno en agrikultura regiono. Tie, okazas amrilatoj inter nomadino Soledade kaj la filo de bienisto, sed ŝi fariĝis amatino de lia patro. Nomado de ŝia grupo, kiu amis Soledade'n, mortigis la bieniston, kaj la filo de bienisto defendis lin kiel advokato. Soledade reiris al seka regiono kaj revenis en la fino de libro dum nova vojaĝo.

En la verko estas multaj dialogoj en dialekto, kaj la verkisto uzis multajn dialektajn vortojn kiuj malfaciligis la tradukon al Esperanto. Geraldo Mattos ne bone konas la paraiban dialekton, kaj pro tio oni kritikas lian tradukon. Jason Gonçalves de Lima preparis erudician studon pri la problemoj de la traduko.

La verkisto estis subŝtatestro de Paraibo kaj ministro. Li estis simpatianto de Esperanto kaj lasis en testamento deziron kaj permeson por la traduko kaj eĉ malgrandan monsumon por helpi la eldonon de esperanta versio.

La libro estas eldonita unuafoje en 1928. La esperanta versio estas eldonita en 1985 kaj havas 176 paĝojn.

Recenzoj

redakti
 
 
BAGASOJ EN BAGASEJO
S-ro Jason Gonçalves de Lima sendis al mi, por taksado, sian manuskripton “Aspectos Lingúísticos da Tradução de A Bagaceira para o Esperanto”. Temas pri ampleksa, kompara, erudicia studo, 184 paĝa, kiu analizas la tradukan laboron en Esperanto de “A Bagaceira” romano de la “klasikulo” el Paraibo, José Americo de Almeida laŭdire simpatianto de Esperanto. Tiun malfacilan tradukon, ne el la portugala, sed el preskaŭa dialekto, vera slango de nordoriento (Paraibo) faris nia akademiano Geraldo Mattos.

Mi konfesas ke, kvankam mi sufiĉe bone konas la popolan portugalan lingvon de Brazilo (mi uzas ĝin de 45 jaroj!) mi ne sukcesis legi, ĉefe bone kompreni la originalon, “A Bagaceira”. Male, pro Jason mi reprenis la tradukon de Geraldo kaj relegis la tuton en unu fluo nur. En vera Esperanto, en tiu Esperanto kiu transdonas la kosmopolitan spiriton pri la ekvivalenteco de la homaj valoroj en kiu ajn loko ni troviĝas. Per nia lingvo, paraibano devas esti kapabla kompreni, sorbi la legendojn, rakontojn de Ĉinio, same kiel ĉino povas fari la samon el Paraibo. Geraldo pruvas, ke tio estas ebla per lia traduko. Evidente la precipe priskriba romano “La Bagasejo" enhavas monton da lokaj bestoj, plantoj ks. ne facile identigeblaj en la tuta mondo, tial glosaro solvas la problemon. Dum mia legado, mi kelke da fojoj konsultis PIV-on, temis pri vortoj el botaniko, biologio k.s., kiujn normala leganto rajtas ne koni. Ĝuste per legado, multe da legado, oni lernas, sed tion la esperantistoj ne kredas, en ties krokodilado. Geraldo en la antaŭparolo diras: “..la multaj necesaj neologismoj obstaklas la tujan komprenon de la teksto, kaj la ankoraŭa manko de familia Esperanto (...) donas al la teksto unutonan aspekton, kiun la originalo ne montras. Tiaj difektoj ne apartenas al la lingvo Esperanto, sed al la esperantistoj...”. Sendube la traduko ne estas perfekta, ankaŭ Geraldo ellasis ne “internlandanismojn” sed kelkajn portugalismojn; aparte ŝoka estas la esprimo kiu aperas 3 aŭ 4 fojojn: “en termo de komparado”... sed per atenta kunteksta legado eĉ ĉino komprenos! Mi same opinias, ke kelkaj sugestoj de Jason estas trafaj, kaj aldonindaj en venontaj eldonoj, sed Geraldo nenion mistrafis kontraŭan al la fluo de la romano, kiu bone transdonas regionan aspekton de la brazila kulturo. Bedaŭrinde, la sufiĉe granda, interesa, serioza laboro de Jason nur povas veki allogon en fakaj fakultataj studoj aŭ por erudiciuloj kun limigo al portugala kaj esperanta lingvoj. Tio sendube detenos la eblecojn pri eldonado de la verko des pli ke, kiel ni scias, la tutmonda esperantista legantaro, hontinde, averaĝe ne preterpasas 300 aĉetantojn!

Jes, ni uzu nian lingvon, en nia familio, en nia idealo, sed ĉefe en ĉiuj agadoj, en nia kulturiĝo, en nia laboro, ĉie, ĉiam, ĉiel, nur tiel nia lingvo iĝos riĉa valoraĵo, ne plu neglektindaĵo, krokodilaĵo, fatraso, bagaso!.» 
— G. Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 312, Septembro (2000)

Eksteraj ligiloj

redakti