Ŝapekoo

Chapecó, aŭ Ŝapekoo esperantlingve, estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la brazila subŝtato Sankta Katarino. Ĝi apartenas al la samnoma mikroregiono. En Ŝapekoo estas la sidejo de la grava Esperanto-eldonejo Fonto.

Larĝa panoramo en Ŝapekoo
Ŝapekoo
Chapeco01.png

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90000-000 [+]
Retpaĝaro www.chapeco.sc.gov.br/prefeitura/portal/ [+]
Demografio
Loĝantaro 224 013  (2020) [+]
Loĝdenso 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo)-27.095833333333-52.617777777778Koordinatoj: 27° 6′ S, 52° 37′ U (mapo) [+]
Alto 674 m [+]
Areo 626,06 km² (62 606 ha) [+]
Situo de Ŝapekoo
Situo de Ŝapekoo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chapecó [+]
Information icon.svg
vdr
Blazono de Ŝapekoo
Flago de Ŝapekoo

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Ŝapekoo estas landinterna urbo apud la riveroj Urugvajo, Chapecó, Irani kaj Lambedor. Porto Alegre troviĝas 371, Curitiba 416, San-Paŭlo (urbo) 752, Campinas 755, Campo Grande 756, Guarulhos 763, Nova Iguaçu 1075, Rio-de-Ĵanejro 1087, Belo Horizonte 1219, Goiânia 1220, Braziljo 1361, Salvador de Bahio 2174, Maceió 2653, Teresina 2674, Manaus 2769, Recife 2848, São Luís 2886, Belém 2891, Natalo (Brazilo) 3025 km for.

 
Ŝapekoo en la subŝtato (ruĝe).

HistorioRedakti

Ŝapekoo estis fondita de italaj enmigrintoj la 25-an de aŭgusto 1917. La plej multaj homoj estas posteuloj de italaj, germanaj kaj polaj enmigrintoj.

EkonomioRedakti

Ĝia vivo rilatas al agrikulturo kaj agroindustrioj. Aparte menciindas produktado de viandoj. Tie vivas multaj idoj de italoj, kiuj venis al Brazilo por anstataŭi nigrajn sklavojn.

 
Panoramo en Chapecó

KlimatoRedakti

En Ŝapekoo pluvas jare po 1654 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C. La varmo kulminas en decembro 37 °C.

TrafikoRedakti

Ŝapekoo estas servata de la flughaveno Serafin Enoss Bertaso .

Eksteraj ligilojRedakti

 
Ekstera parto de Ŝapekoo
 
Katedralo de Ŝapekoo
 
Urbomezo de Ŝapekoo