Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Miniaturoj [1] estas la titolo de 58-paĝa libreto, enhavanta 50 originalajn poemetojn de Geoffrey Dalrymple Nash. Ĝi aperis en la jaro 1931 ĉe The Esperanto Publishing Company Limited el Londono.

Miniaturoj
Miniaturoj
Miniaturoj
Aŭtoro Geoffrey Dalrymple Nash
Eldonjaro 1931
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 58
vdr

Recenzoj redakti

 
 Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estras saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia belforma kaj formriĉa. 
— 1931, Max Butin, Heroldo de Esperanto, numero 45
 
 Ĉarmaj poemoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro oftaj gramatikaj eraroj kaj aliaj makuloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej allogan ĉarmon. 
— 1931, L. N. Newell, The British Esperantist, paĝo 109
 
 Tiuj versaĵoj estas verŝajne »originale verkitaj“, kvankam la lasta el ili treege similas la finon de "The passing" (J. M. Margaritae sorori) de Ernest William Henley. Ili laŭdas la feliĉon de amo (L’ am-krio, Eta manet’), la belecon de naturo (Alpa vesperlumo), Reviviĝo montras intereson por infanoj (Donaco, Luikanto), por ekzotikajoj (Gaela Dom-moto Veko Asfordelo, Budhana petego, Nigrula spirit’-kanto, Promeso nederlanda, Rajdante lernejon, Rido maŭrina, tiu grupo eble estas influata de la poezio de Robert Browning), „Ava Horloĝo“ imitas la skribmanieron de Arno Holz aŭ de angla samcelanto. La malmultajn „nur-esperantajojn" (ekz. La tradicio) oni pardonos. De aliaj poemoj mi notu krome la „aĉan hundidon“, „Hieraŭ kaj hodiaŭ“, „La verdikto“. Gravajn lingvajn erarojn kromplenita (anst. plenigita) mi ne trovis multajn. Laŭ ritmo la antaŭlasta strofo de „Reviviĝo“ estas iomete malbona. Ĉu ĝise ( ĝis nun) estos komprenata de ĉiuj legantoj? Same rikolta lun’ (la monato Aŭgusto!) ka] precipe „Gento kaj Semul“ (»semidoj kaj idolanoj-, laŭ la lingvo de la nova testamento). Je ne estu konstruata kun akuzativo, same oni diru ,sude loĝas ŝi. La latinismo "ĉu vi supozas min esti el Romo" estas same anglismo, sed ne komprenebla por ĉiu. La libro estas io por amikoj de la literaturaj frandaĵoj kaj precipe ŝatinda, ĉar la aŭtoro ne nur verkas versaĵojn, sed ankaŭ laŭ sia sentaro.estas poeto. 
— D-ro fil. Wolfgang Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.84 (feb-mar 1932)
 
 Enhavas poemojn de neegala valoro. Kelkaj estas en simpla formo vere poeziaj. Aliaj, en turmentitaj frazoj, malglate fluantaj, esprimas malfacile kompreneblajn ideojn. Entute tam en, la aŭtoro sukcesis en sia provo doti nian literaturon per kelkaj aten tindaj belaĵoj. Se li povus klopodi al plia poluego de stilo kaj precipe al plej sim pla esprim o de ideo, ni kredas, ke ni havos estonte la plezuron laŭdi lin pli senrezerve 
— Belga esperantisto n193 (feb 1932)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti