Robert BROWNING, angla poeto kaj dram-verkisto (la 7-an de majo 1812 - la 12-an de decembro 1889)

Robert Browning
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1812 (1812-05-07)
en Londono
Morto 12-an de decembro 1889 (1889-12-12) (77-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Poets' Corner vd
Religio ateismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono vd
Subskribo Robert Browning
Familio
Gefratoj Sarianna Browning vd
Edz(in)o Elizabeth Barrett Browning vd
Infanoj Robert Barrett Browning vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj The Ring and the Book vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Browning naskiĝis en Camberwell[1], antaŭurbo de Londono, Britio. Liaj gepatroj estis Sarah Anna Weidemann Browning, pia ne-anglikana protestantino[2], kaj Robert Browning, supera oficisto ĉe la ŝtata Banko de Anglio.[3] Plejparte li hejme edukiĝis. Li rapide lernis fremdajn lingvojn kiel la franca, la itala, la greka kaj la latina. Li eniris Universitato-Kolegio, Londono, sed ĉesis la studojn post nur unu jaro.

Eĉ en la frua infaneco li ŝategis poemojn kaj la naturhistorion. Antaŭ sia dek-tria naskiĝtago li verkis poemaron - kiun li detruis ĉar neniu deziris eldoni ĝin. Li admiris Percy Bysshe Shelley kaj por iom da tempo sekvis lian ekzemplon de ateismo kaj vegetarismo.

En 1844, admirante ŝiajn poemojn, li komencis korespondadon kun Elizabeth Barrett (v. Elizabeth Barrett Browning), kaj tio evoluis en amon. Pro la kontraŭstaro de ŝia patro, ili sekrete edziĝis en 1846.[4] Ili poste loĝis en Italio, unue en Pizo kaj poste ĉe Casa Guidi en Florenco (nun muzeo dediĉata al la du poetoj). Pri la amindumo de Elizabeth Barrett kaj Robert Browning estas filmo, The Barretts of Wimpole Street (1934, refarita en 1957). Filo (Robert Weidemann Barrett Browning, kiu iĝis pentristo) naskiĝis en 1849. Post la morto de sia edzino, Robert Browning revenis al Londono.

Dum ŝia vivo, Elizabeth Barrett Browning pli famas ol li, kvankam adeptoj de la poezio admiris liajn verkojn. Post ŝia morto, li partoprenis en la Londono literatura socio, kaj lia reputacio multe kreskis. La tre longa vers-romano La Ringo kaj la Libro (eldonita de 1868 al 1869, kaj enhavanta pli ol 20,000 liniojn[5]) furoris. La verko estas speco de krim-romano kaj konsistas el dramaj monologoj pri dek-sep-jarcenta murdo en Romo, kaj paroladoj farataj dum la rezulta proceso: ĉiu persono vidas la eventojn el malsama vidpunkto. La postaj dek-kvin poemaroj ne tiom popularis kaj estas nun malmulte legataj. En 1877 aperis traduko de la Agamemno de Esĥilo.

Laŭ onidiroj, dum la jaroj 1870 li havis aman interligon kun aristokratino, Lordino Ashburton, tamen ili ne edziĝis. En 1878 li vizitis Italion por la unua fojo post la forpaso de sia edzino: sekvis pluraj tiaj vizitoj. La 12-an de decembro, 1889, li mortis en Venecio. Li enteriĝis en la "Poeta Angulo" de la Abatejo Westminster[6], tuj apud la tombo de Alfred, Lord Tennyson, lia plej granda rivalo por poeta renomo.

Robert Browning estis (eble tro) fekunda poeto. Kiel multaj poetoj de la epoko li ŝatis produkti longajn poemojn, kvanakm li ankaŭ verkis mallongajn lirikojn. El liaj dramoj nur Pippa Passes estas ankoraŭ legata. Multaj poemoj havas la formon de drmaj monologoj, per kiuj li esploris ideojn kaj psikologion. Liatempe la kritikistoj ofte plendis ke liaj verkoj estas malfacile kompreneblaj. Tamen lia influo sur la posta anglalingvo poezio estis granda. Hodiaŭ oni plej alte taksas la poemaron Men and Women (Viroj kaj Virinoj), kiuj enhavas imponajn kaj profundajn monologajn, kelkajn lirikojn, kaj la vers-romanon la Ringo kaj la Libro.

Marjorie Boulton esperantigis la poemon La Statuo kaj la Busto.

Referencoj redakti