Adasismo

speco de rimo

Adasismo estas la kutimo rimi per sufiksoj kaj tia rimo mem (kuradas / staradas, kriado / mutado, suferanta / parolanta, naskiĝis / kurbiĝis).

En Parnasa Gvidlibro, publikigita en 1932, Kalman Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard eksplikas la maltaŭgecon de adasismo jene (§ 25):


Intelekte, la rimo estas des pli frapanta, ju pli surpriza ĝi estas, t.e. ju pli esence malproksimaj estas la du vortoj, kiujn ĝi kunligas. Tial estas rekomendinde eviti la banalajn, gurditajn rimojn, kiel: mi - ni, Di‘ - Li, ĉielo - anĝelo k.s. Tial ankaŭ estas malpermesite rimi per sufiksoj: ne nur pro tio, ke tia procedo, dank‘ al la strukturo de la lingvo, egalvaloras al la ripeto de unu sama vorto, sed ankaŭ pro tio, ke la supozita rimo prezentas dufoje unu saman ideon. Tiajn pseŭdorimojn, kaj inter ili precipe la sensignifan -adas, abunde uzis Zamenhof kaj la poetoj de la unua periodo de nia literaturo; Grabowski la unua ilin solene kondamnis, kaj donis al ili ilian nomon: adasismo. Tutsame ne estas rimo la duopigo de unu simpla vorto kun ĝia kunmetaĵo (ekz-e: fermi - malfermi).

Sed notu bone, ke la rimo bela
ne povas esti vorto bagatela,
nek vorto ĝena, superflua, griza,
sed vorto freŝa, frapa kaj surpriza.
Ne vorto altirita ĉe la nazo,
sed nur esenca parto de la frazo.
Ne skribu: „Etaj birdoj kantis bele,
kaj sur la herboj roso brilis hele“,
sed skribu: „Etaj birdoj bele kantis,
kaj sur la herboj roso diamantis“.
Se ĉiam rimas vi per li, vi, ŝi, ĝi,
la versefekto devas forviŝiĝi.
Por ke versoj ne aspektu ŝime,
apogu tiujn ĉiam superrime.
Post „super mi“ la „trovis li“ - lamadas,
post „vidis mi“ kaj „ridis li“ - paradas.
Poste, vin gardu kiel de abismo,
de la mucida, teda adasismo.
Amplena kaj revplena ĉu do rimas?
Amema kaj revema same ŝlimas.
Rimfaro per la sama elemento
nur pri senpovo, aŭ maldiligento
atestas. Do, sufiĉu ĉi rimarko:
la adasismoj indas je elsarko.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Adasismo Tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj elementoj (adas-adas, ema-ema, ita-ita). v. Rimo.