Geoffrey Dalrymple Nash
Geoffrey Dalrymple NASH (naŝ), anglo, laŭvice multaj profesioj. Naskiĝis la 14-an de januaro 1882 en Aston Cantlow (konteo Warwickshire, Anglio).
| Geoffrey Dalrymple Nash | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de januaro 1882 |
| Morto | la ekzakta mortodato ne konatas |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Nash verkis poemojn kaj artikolojn por angla kaj aŭstralia gazetaro. Reveninte al Anglio el Aŭstralio, li dediĉis sin precipe al Esperanto-propagando. Lia poemaro Miniaturoj aperis en 1931.

