Floriano Pessoa

brazila esperantisto

Floriano NEGREIROS de VASCONCELOS PESSOA ( - mortis la 10-an de aŭgusto 2017 en Rio de Janeiro) estis brazila esperantisto, kemia inĝeniero, emerito. Esperantisto de 1954, post unua kontakto kun Esperanto en la antaŭa jaro. Li estis instruisto aprobita de Esperanto, en 1965, kun diplomo de Brazila Esperanto-Ligo. Li instruis Esperanton, en klaso, en la iama Radio Roquete Pinto, kaj per korespondado en kursoj elementa, supera kaj profesora, de Brazila Esperanto-Ligo en Rio. Li estis iama vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, dumviva membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA.

Aŭtoro de multaj artikoloj, recenzoj, tradukoj ktp. publikigitaj en la esperanta gazetaro li ankaŭ estis ofta preleganto en Esperantaj kongresoj, renkontiĝoj kaj kunvenoj kaj membro de la Eduka Komisiono de Brazila Esperanto-Ligo.